Kenelm Digby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kenelm Digby

Kavaliro Kenelm DIGBY, angla diplomato kaj sciencisto (la 11-a de julio 1603 - la 11-a de junio 1665).

Li naskiĝis ĉe Gayhurst, Buckinghamshire, Anglio. Liaj gepatroj estis etnobelaj sed iliaj rom-katolikismo grave influis lian vivon. Lia patro estis Kavaliro Everard Digby, ekzekutata en 1606 pro sia partopreno en la pulva konspiro de 1605 (malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a kaj aliajn). En 1618, post duon-jaro en Hispanio, li eniris Gloucester Hall, kolegio de la Universitato de Oksfordo, nun nomata Worcester College. En 1620 sendiplome li eliris de la universitato: en tiu epoko, pro leĝaj reguloj, anglaj rom-katolikoj ofte ne akiris universitatan diplomon. La sekvantajn tri jarojn li pasigis en Eŭropo, precipe ĉe Florenco. En Madrido li renkontis la princon Karolon (la estontan reĝon Karlon la 1-an) kun kiu li amikiĝis. Reveninte al Anglio, li kavaliriĝis kaj eniris la domanaron de la princo. En 1625 li edziĝis kun fama aristokrata belulino, Venetia Stanley (1600-1633), kun kiu li ludis kiel infano. Ĉar lia rom-katolikismo grave malhelpis lian karieron, li forlasis ĝin, iĝante anglikano. Post kiam li iĝis reĝo, Karlo nomumis Kavaliro Kenelm Digby ano de sia Privata Konsilio.

En 1628, Digby komandis du privatajn militŝipojn en la Mediteraneo, kaj kaptis plurajn hispanajn kaj flandrajn ŝipojn. Pro malsano de sia ŝipanaro, li ankris ĉe Alĝero, kie li ricevis registaran promeson pli bone trakti anglajn ŝipojn. Proksime al Majorko li kaptis nederlandan ŝipon. La 11-an de junio 1628 li gajnis grandan venkon ĉe İskenderun kontraŭ eskadron de francaj kaj veneciaj ŝipoj. Tamen liaj sukcesoj kreis riskon de reprezalioj kontraŭ anglaj komercistoj kaj oni petis lin eliri de la Mediteraneo.

Denove en Anglio, li iĝis administranto de la mararmeo kaj de Trinity House, la organizo kiu prizorgas lumturojn. Tamen lia edzino Venetia subite mortis en 1633 (van Dyck pentris faman mortlitan portreton), kaj pro suspektoj la registaro komandis nekropsion - tiutempe tre malkutima afero. La verkisto Ben Jonson, kiu poste nomumis Digby literatura testamenta administranto, verkis versan poemon pri Venetia. La malĝojega vidvo apartigis sin ĉe Gresham Kolegio, scienca kolegio en Londono, kie li faris kemiajn eksperimentojn.

En 1635 aŭ 1636 li revenis al la rom-katolikismo, kaj verkis libron en kiu li penis pruvi ke la rom-katolika eklezio estas la sola kaj senerara vera eklezio. Li ekzilis sin al Francio, sed revenis al Anglio por subteni la klopodojn de la Reĝo Karlo la 1-a perforte enkonduki episkopojn en Skotlando. Pro tio li malpopulariĝis de la puritana partio. En 1641 li denove iris al Francio kie li duele mortigis nobelon. Pro tio en 1642 li revenis al Anglio. La Parlamento malliberigis lin ĝis interveno de la franca reĝino Anna de Aŭstrio. La Parlamento konfiskis liajn bienojn. Reveninte al Francio li ne partoprenis en la Anglan enlandan militon. En 1644, kiam la angla reĝino Henrietta Maria forflugis al Francio, Digby iĝis ŝia kanceliero. En 1645 li iris al Romo kie li malsukcese penis persvadi la Papon subteni Karlon la 1-an.

Post la fino de la enlanda milito, li tri fojojn iris al Londono, kie li havis intimajn diskutojn kun Oliver Cromwell, kiu ŝajne konsideris lin neoficiala reprezentanto de la anglaj rom-katolikoj. En 1655 Cromwell sendis lin al Romo por malsukcesa provo atingi akordon kun la Papo.

Post la ekrego de Karlo la 2-a, li retenis la favoron de Henrietta Maria, kaj daŭre estis ŝia kanceliero. Tamen lia rilatoj kun Karlo la 2-a ne estis egale glataj kaj unu fojon la reĝo mallonge ekzilis lin de la kortego. Li estis inter la unuaj anoj de la Reĝa Societo de Londono, science societo fondiĝinta en 1660. Digby mortis en 1665, eble pro ren-ŝtonoj.

Pro liaj scienc-eksperimentoj, multaj samtempuloj konsideris lin iom stranga. Eble estis li kiu unue eltrovis la rolon de oksigeno en la vivo de plantoj. Krom la Reĝa Societo, li ĝuis kontaktojn kun eminentaj intelektuloj, inkl. Descartes, Fermat kaj Kavaliro Thomas Browne. Li ankaŭ esploris alĥemion kaj astrologion. Li kredis je la "simpatia pulvoro" - speco de simpatia magio: kiam iu vundiĝis, oni faris (helpe de astrologio) pulvoron kiun oni metis, ne sur la vundon, sed sur la armilon aŭ objekton kiu kaŭzis la vundon.

Oni konsideras Digby la "patro" de la moderna vin-botelo: dum la 1630-a jardeko, li posedis fabrikejon kie oni fabrikis fortajn vin-botelojn de formo simila al la nuna, kaj en 1662 la angla parlamento agnoskis lian pretendon ke li inventis tion.

Post lia morto servisto eldonis en 1669 receptaron (The Closet of the Eminently Learned Sir Kenelme Digbie Knight Opened) kiu donis bonajn informojn pri la manĝoj kaj trinkoj de la epoko.