Kengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kengyel [kendjel] estas vilaĝo en meza Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Törökszentmiklós. Kengyel signifas hungare: piedingo dum rajdado, verŝajne la loka riverobranĉo de Tiso havis tian formon.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo havas bonan trafikon voje kaj fervoje. Urboj Törökszentmiklós, Martfű kaj Szolnok estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kengyel estis loĝata jam en la neolitiko. Dum historio de la hungareco la loko longe apartenis al Törökszentmiklós. Antaŭ la turka okupado alvenis kaj instalis sin serbaj rifuĝintoj. En 1479 la komunumo iĝis kampurbo. Dum la turka epoko la regiono senhomiĝis. En 1946 Kengyel iĝis memstara municipo.

Fama vidindaĵo estas la kurganoj. Ĝuste apud la fervojo troviĝas kurgano, kies supro estas ventomuelejo.