Kenitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KenitroKenitra (en araba, القنيطرة Al-Qunaytra, prononce Al-Qnītra laŭ parolmaniero) estas grandurbo kaj universitata urbo de Maroko, inter 1932-1956 konata kiel Port-Lyautey. Ĝi estas havenurbo laŭ la rivero Sebu. Ĝi estas ĉefurbo de la regiono de Gharb-Chrarda-Béni Hssen.

Mapo pri Maroko, kie Kenitro estas trovebla apud Rabato

Bazaj informoj

Geografio

Kenitro situas sur ebenaĵo en la nordokcidenta sekcio de la lando.

Usona aviadila bazo en Kenitro

Historio

La fenicoj okupis la marbordon, ilia ruino situas 10 km de Kenitro. Laŭ traktato en 1912 la francoj protektis la urbon kontraŭ la berberaj ribelantoj. Poste la francoj konstruis havenon ĉe buŝo de la rivero, kiu iĝis la plej bona enlanda haveno en Maroko. La urbo famis pri subtera akvokonduktilo, kiu estis detruita en 1928. En 1942 la urbo estis grava mararmea bazo de Usono. Baldaŭe la usonanoj fondis ankaŭ aviadilan bazon, kiu estis fermita en 1991.

Trafiko

Kenitro havas 2 stacidomojn. La ĉefvojoj al la aliaj urboj sekvas ĝenerale la fervojajn liniojn.

Mapo pri fervoja reto de Maroko, kie estas signita Kenitro

Klimato

Kenitro situas en Mediteranea klimato. La temperaturo somere superas eĉ 40 °C kaj tiam tre malofte pluvas. Jare pluvas po 555 mm. En novembro kaj decembro pluvas po 100 mm, dume tre malofte la temperaturo falas sub frostopunkto.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Angla Vikipedio