Kenneth Searight

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kenneth Searight (Kensington, 18831957) estis la kreinto de la internacia helplingvo sona. Searight priskribas ĝian gramatikon en sia libro Sona: An auxiliary neutral language.

Searight estis bone konata en elegantaj samseksemaj medioj de Britio kiel tre dezirinda paro kaj estis koramiko de verkistoj kaj intelektuloj de sia tempo. Charles Kay Ogden, tiam eldonisto, profitante lian famon inter aristokratoj kaj artistoj, konvinkis lin tial ke li permesis publikadon de lia planlingvo. La verko havis favoran ricevon de brita kritiko. Ogden publikis en la libro Sonan/bazan anglan vortaron, profitante por propagandi sian propran projekton.