Kenny Burrell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kenny Burrell

Kenneth Earl „Kenny“ Burrell (* 31-an de julio 1931 en Detrojto, Miĉigano) estas usona ĵazgitaristo. Lia muziko estas ĉefe bluso, malmolbopo kaj nov-bibopo, li tamen ludas same bone aliajn ĵazstilojn.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Burrell faris sian unuan sonregistraĵon en 1951 kun Dizzy Gillespie. Post kiam li en 1956 transloĝiĝis ekde Detrojto al Novjorko, li ludis kun multaj famaj muzikistoj, inter alie kun John Coltrane, Benny Goodman, Bill Evans, Gil Evans (The Individualism of Gil Evans), Stan Getz, Billie Holiday, Milt Jackson, Quincy Jones, Oscar Peterson, Sonny Rollins, Jimmy Smith, Stanley Turrentine kaj Cedar Walton. Ekde 1951 li ankaŭ ĉiam denove estras proprajn grupojn, al kiuj ekde 1965 dum dek jaroj apartenis pianisto Richard Wyands.

Ekde 1973 li unuarange laboras kiel studiomuzikisto. Krome li estris seminariojn pri muziko, precipe pri Duke Ellington. Burrell laboras nuntempe kiel estro de la ĵazstudoj ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso.

Li sonregistris proks. 100 sondiskojn resp. lumdiskojn, inter ili Midnight Blue (1963), Blue Lights, Guitar Forms, Sunup To Sundown (1990), Soft Winds (1993), Then Along Came Kenny (1993) kaj Lotus Blossom (1995).

Kvarfoje la legantaro kaj recenzistoj de Down Beat elektis Kenion Burell gitaristo de la jaro (1968, 1969, 1970, 1971)[1]

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Introducing Kenny Burrell (1956), Blue Note
  • All Day Long (1957), Prestige
  • Kenny Burrell and John Coltrane (1958), Prestige
  • Blue Lights (1958), Blue Note
  • On View At The Five Spot Cafe (1959), Blue Note
  • Bluesy Burrell (1962), Moodsville
  • Midnight Blue (1963), Blue Note
  • Guitar Forms (1964 & 1965), Verve
  • ’Round Midnight (1972), Fantasy
  • Ellington Is Forever (1975-77), Fantasy
  • 12-15-78 (1999), 32 Jazz
  • Lucky So and So (2001), Concord Jazz

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Down Beat Readers Poll (anglalingva), vokita la 21-an de septembro 2009