Kenny Kirkland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Kenneth David „Kenny“ Kirkland (* 28-an de septembro 1955 en Broklino, Novjorkio; † 12-an de novembro 1998 en Novjorko)[1] estis usona ĵazpianisto kaj ludisto de sinteziloj.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Kirkland lernis pianludon ekde sia sesa vivojaro kaj studis klasikan pianoludon kaj muzikteorion ĉe la Konservatorio je Manhatano. Al ĵazo li alvenis per Larry Willis de la bando Blood, Sweat and Tears, Kenny Barron kaj Herbie Hancock. Li komence orientiĝis je la pianistoj ekde bibopo, por studi poste la antaŭbibopajn pianistojn kiel Hank Jones[2]. Li laboris kiel instruisto kaj muzikis kiel klavarilisto en la grupoj de Michał Urbaniak (1977), Miroslav Vitouš, Terumasa Hino, kun kiu li plurfoje koncertvojaĝis en Japanujo, Don Alias (Stone Alliance) kaj Elvin Jones. Ekde 1981 ĝis 1985 li estis membro de la bando de Wynton Marsalis. En 1985 li muzikis kun Branford Marsalis ĉe Sting. Ili kunverkis ties unuan soloalbumon The Dream of the Blue Turtles kaj partoprenis la postsekvan tutmondan koncertvojaĝon, kiu estis dokumentata en filmo. Post tio li estis membro en la propra bando de Branford Marsalis, kun kiu li faris plurajn albumojn, kaj ludis ĉe Kenny Garrett, David Sanborn kaj sur la unua albumo de Michael Brecker.[3]

Kirkland publikigis en 1991 je propra nomo la albumon Kenny Kirkland kun elstaraj gastmuzikistoj, sekvatan de Thunder And Rainbows. Li ludis modernan kaj ritme interesan bibopan pianon. Li kunverkis sonregistraĵojn de ĵazmuzikistoj kiel Miroslav Vitouš, John Scofield, Chico Hamilton, Chico Freeman, David Liebman, Dewey Redman, Franco Ambrosetti, Charnett Moffett aŭ Carla Bley kaj transĵaze de Ben E. King, Taj Mahal kaj Angela Bofill. Inter 1992 kaj 1994 li apartenis al la bando de televidspektaklo Tonight Show, por poste denove muziki ĉe Branford Marsalis.

Kirkland estis trovatala 13-an de novembro 1998 morta en lia loĝejo en Kvinzo, Novjorko. La cirkonstancoj de la morto ne tuttute klariĝis: La oficejoj supozas trokonsumon de drogoj.[4] Aliaflanke oni antaŭe diagnozis al li kormalsanon kun malbona prognozo, kiu ankaŭ estas konstatita lia oficala mortokaŭzo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Wynton Marsalis: Think Of One 1983
  • Wynton Marsalis: Black Codes (From The Underground) 1985
  • Sting: Dream of The Blue Turtles 1985
  • Branford Marsalis: Royal Garden Blues', 1986
  • Branford Marsalis: Renaissance 1987
  • Sting: Nothing Like The Sun 1987
  • Branford Marsalis: Random Abstract 1988
  • Branford Marsalis: Crazy People Music 1990
  • Sting: The Soul Cages 1991
  • Kenny Kirkland 1991
  • Branford Marsalis: I Heard You Twice the First Time 1992
  • Kenny Garrett: Black Hope 1992
  • Thunder and Rainbows kun Charles Fambrough kaj Jeff Tain Watts, 1991 (reeldono en 2004 per la titolo Megawatts)
  • Kenny Garrett: Songbook 1997
  • Branford Marsalis: Requiem 1999

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.stonealliance.com/Kirkland/
  2. Kunzler, Jazzlexikon
  3. Laŭ Wolf Kampmann tio estis „unu el liaj plej bonaj atingaĵoj“.
  4. Pianist Kenny Kirkland Found Dead