Keo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de KEO rigardu en KEO.


La satelito KEO estos sendata verŝajne dum la periodo 20172018. Ĝi devas konservi nuntempajn sciojn, konojn kaj informojn el la plej diversaj civitanoj de la Tero favore al la loĝantaro de nia planedo post 50 000 jaroj. Tiam ĝi ja eniĝos nian atmosferon kaj forbrulos. Inter aliaj organizaĵoj subtenas kaj financas la projekton kaj UNESKO kaj ESA.

Dosiero:Keo satellite.jpg
Bildo de la satelito laŭ ret-paĝo www.keo.org.

La mesaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 31-a de decembro 2006, ĉiu povas sendi mesaĝojn (vidu : [1] Se vi volas sendi mesaĝon en Esperanto, sciu ke la franca versio ne proponas en sia listo de lingvoj la Lingvon Internacian) eventuale perpoŝte. La celo estas ke ĉiu kultura aŭ socia grupo de la planedo Tero estu reprezentata; tial estas rekomendita, sendi ankaŭ mesaĝojn de infanoj aŭ de analfabetoj. La kolekt-ebleco estas tiom granda, ke ĉiu el la pli ol ses miliardoj da homoj povas sendi mesaĝon ĝis kvar paĝoj (6000 signoj). Post kiam la satelito troviĝos sur sia orbito, la mesaĝoj - anonimitaj - estos konsulteblaj tra la interreto sur la koncerna oficiala paĝaro.

Ceteraj sendaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interne de la satelito KEO troviĝos diamanto, kiu enhavos guto da homa sango, aero, mar-akvo kaj tero. Ankaŭ la homa genotipo estos forsendata. ... Aliaj sendaĵoj konsistos el fotografaĵoj de homoj el ĉiuj kulturoj kaj biblioteko de la nuntempa erudicio de la homaro.

Teknikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La informoj estos enmagazenitaj sur DVD-oj kiuj ne timas la radiadon; instrukcioj per simboloj en diversaj formoj estos aldonitaj por ebligi konstruadon de aparato por legi la DVD-ojn.

La satelito konsistas el kava kuglo el titano kun 80-centimetra diametro. Sur la kuglo estos gravurita mapo de la Tero; pluraj tavoloj troviĝos supre por protekti la enhavon de la kosmaj radioj, mikrometeoritoj kaj de la varmego okaze de la reenigo en la atmosfero. Unu el tiuj tavoloj produktos artefaritan polusan lumon. Keo disponas pri neniu sistemo por komuniki aŭ por moviĝi. Dank'al unu Ariane 5, ĝi retroviĝos sur orbito je alteco de 1 800 kilometroj. Pro la aera rezisto en la ekstera atmosfero, la satelito devas refali sur la teron post ĉirkaŭ 50 000 jaroj.

Historio de la projekto[redakti | redakti fonton]

La projekto estis iniciatata en la jaro 1994 de la franca artisto Jean-Marc Philippe, pioniro de la tiel nomata Space Art. Origine, la forlanĉo estis planata dum la jaro 2001. Sed ĝi devis esti prokrastata ĝis 2007/2008, por demonstri ke la projekto ja estas teknike realigebla kaj pro aliaj kialoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]