Kerak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Kerak

Kerak (eblas ankaŭ Karak, aŭ Al Karak, arabe الكرك) estas urbo en hodiaŭa Jordanio kun glora krucista burgo Krak des Moabites. Hodiaŭ ĝi estas ĉefurbo de Keraka gubernio

Situo

Kerak estis dum krucista milito parto de Jerusalema reĝlando, ĝi situas sude de Amano sur Reĝa aŭtostrado. La antikva fortikaĵo, prenita fare de krucistoj, troviĝas en alteco ĉirkaŭ 1000 metroj super maro kaj ĝi estas el tri flankoj ĉirkaŭita per valo. La komandanto de burgo havis belegan vidon al Morta Maro. La urbo kun proksimume 20000 loĝantoj fieras per kvanto da konstruaĵoj, restoracioj aŭ lokoj por ripozo el osmanida arkitekturo de la 19-a jarcento. La urbo okupas triangulan plataĵon kun burgo en suda angulo, kiu dominas al la regiono.

Rilataj temoj

Ŝablono:LigoLeginda