Kercaszomor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kercaszomor [kercasomor] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend.

La kalvinana kampanileto en Szomoróc
La kalvinana kirko en Szomoróc

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kercaszomor situas ĉe la landlimo de Slovenio laŭ flankovojo. En la proksimeco estas Bajánsenye.

Historio[redakti | redakti fonton]

La alvenintaj hungaroj en 896 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj bienoj. Ĉiu bieno konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.

Dum la historio estis du vilaĝoj: Kerca kaj Szomoróc, kiuj unuiĝis en 1940 sub la nomo Kercaszomor.

En 1919 la Szomoróc trovis sin ĉe la nova limo de SHS (serba-kroata-slovena unio). La slovenoj senjure okupis la komunumon. La loĝantaro ribelis, sed la soldatoj draste faris ordon. La vilaĝo en 1922 revenis al Hungario. Post 1945 la fer-kurteno estis ne tro for, krome ankaŭ la jugoslavia limo estis forte kontrolita.

En Kercaszomor kalvinana kaj romkatolika preĝejoj funkcias. La komunumo estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság. En Kercaszomor migra poŝto servas.