Kerecsend

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kerecsend [kereĉend] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Eger. Kerecsen signifas: tatarfalko.

Tatarfalko, pri kiu nomiĝis Kerecsend

Ne miskomprenu kun Kerecseny!

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, ĉefvojoj kondukas al Budapeŝto, Miskolc kaj Eger. La lasta troviĝas 15, Mezőkövesd 21 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1337 en formo Keresnuh. En 1556 la loĝantoj rifuĝis de la turkoj. Poste biencentro formiĝis, en 1731 germanoj alvenis. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Eger. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, poŝto, kuracejo, etbanko.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kerecsend naskiĝis Márton Kerecsendi Kiss (verkisto)