Kerecseny
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun Kerecsend!
Kerecseny [kereĉenj], estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalakaros.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 8745
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46°37′20″N 17°02'49″E
Situo [redakti]
Kerecseny situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Zalakaros troviĝas 12, Pacsa 13, Nagykanizsa 24, Balatonszentgyörgy 25, Hévíz 26, Keszthely 27 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1255 laŭ tiama hungara ortografio "Kerechen". En 1754 oni konstruis malgrandan fortikaĵon, kiun en 1600 la hungaroj bruldetruis por ne akiri ĝin la turkoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝdomo el la 1950-aj jaroj
- kampadejo, apude malgranda bestoĝardeno, interne bubaloj, ŝafoj ktp
- tilio, pli ol 5 m-ojn larĝa