Kerekegyháza
El Vikipedio
Kerekegyháza (kerekedjhAza) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét. La loknomo signifas hungare: ronda-eklezio. Oni trovis restaĵojn de ronda preĝejo, pri kio la urbo ricevis la nomon.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 81 km²
- Loĝantaro: 6100
- Poŝtkodo: 6041
- Telefonprefikso: 76
Situo [redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Kecskemét troviĝas 19 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1323. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste ĝi estis simpla paŝtejo. La komunumo fondiĝis fare de bienulo Johano Farkas en 1856. La loĝantaro konsistis precipe el hungaroj kaj ŝvaboj. Apud la urbo sala lago troviĝas kun maloftaj kreskaĵoj. Parto de la kampoj apartenas al Nacia parko "Kiskunság".
Kerekegyháza ricevis la rangon urbo en 2001.
Vidindaĵoj [redakti]
- kapelo de 1898
- kalvinanaj preĝejoj de 1901 kaj de 1911
- novgotika romkatolika preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) de 1913, kiu estas la unua hungara betona preĝejo, la turo estas 57 m-ojn alta
- luterana preĝejo el la 19-a jarcento