Kerenskij-ofensivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en la fronto dum 1917

La Kerenskij-ofensivo estis la sensukcesa militiro de la rusa armeo dum la unua mondmilito, en julio de 1917. Ĝin ellaboris la militara ministro Aleksandr Kerenskij, la komandanda gvidanto estis generalo Aleksej Brusilov. Post la fiasko evidentiĝis, ke la rusa armeo staras antaŭ la disfalo, la Portempa Registaro ne komprenas kaj povas trakti la revolucian publikan atmosferon. La eventoj kaŭzis en Rusio la provizoran fortiĝon de la moderaj kaj konservativaj fortoj.

La datigo de la ofensivo estis nefeliĉa: post la februara revolucio, la homamasoj iĝis - ĉefe en la armeo - pli kaj pli pacavidaj. Oni pridiskutis en la soldataj sovetoj strategiajn planojn kaj ofte vetois ordonojn de la oficiroj. La disciplino malfortiĝis, multaj soldatoj hejmenveturis. En marto de 1917, la nova registaro rigardis valida la militarajn aliancojn, kiujn subskribis la cara registaro. Ĝi ne instigis la packontraktojn, sed aliflanke la rusa armeo ne faris militirojn nur defendis la teritoriojn.

Dumtempe la militara ministro Kerenskij ellaboris ofensivon. Lin instigis la aliancanoj por malfortigi la premon en okcidento. Kerenskij volis ankaŭ varbi fidantojn por la Provizora Registaro per ebla venko kaj packontrakto. La 1-an de julio 1917, generalo Aleksej Aleksejeviĉ Brusilov - ĉefkomandanto de la rusaj fortoj - atakis tra plena larĝo ĉe la la galicia fronto kontraŭ la aŭstraj-germanaj fortoj kaj trarompis al direkto de Lvov.

La komence sukcesa rusa antaŭenmarŝo baldaŭ haltis kaj kolapsis la 3-4-an de julio. La germanaj kaj aŭstraj fortoj ekis kontraŭatakon la 6-an de julio kaj trarompis en Ukrainion al la rivero Zbruĉ.

Post la fiasko, Kerenskij nomumis la generalon Lavr Kornilov al ĉefo de generala stabo.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]