Keresztény Magvető

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keresztény Magvető (Kristana Semanto) estas periodaĵo de la unitariisma eklezio en Rumanio, la plej longvivanta transilvania hungarlingva revuo.

Fondintoj[redakti | redakti fonton]

La revuon fondis en 1861 en Kluĵo la unitariismaj kolegiaj instruistoj: János Kriza kaj Lajos Nagy, .

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio ĝis 1918[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1868 aperintaj unuaj kvar volumoj estis jarlibroj, en 1870 aperis kvaronjare, sekve en 1875 dumonate. Ĝiaj redaktoroj estis de 1867 Áron Buzogány kaj József Ferencz, de 1870 surloke de la antaŭa Antal Kovácsi, sekve en 1874 Domokos Simén. De 1878 redaktis Dénes Péterfi kaj János Kovács (ĝis 1905), de 1911 Kelemen Gál kaj Lőrinc Gálfi. En 53 volumoj aperintaj ĝis 1918 publikigis Sámuel Brassai, Elek Jakab, László Kőváry, Ferenc Kozma, István Nagyajtai Kovács, Géza Kuun, Károly Szabó, Sándor Szilágyi, Áron Berde, József Koncz, Ferenc Kanyaró; Aladár Jékey kaj György Versényi.

Historio inter 1922 kaj 1844[redakti | redakti fonton]

Post dujara paŭzo aperis en 1922 kiel la revuo de Unitárius Irodalmi Társaság. Ĝin redaktis Borbély István kaj Vári Albert komence en kvar, de 1928 en ses libretoj. En ĝia redaktado mallongtempe partoprenis ankaŭ Ferenczy Géza kaj Kiss Elek, de 1929 Vári Albert, de 1938 li kaj P. Szentmártoni Kálmán estis la redaktoroj. Publikis en ĝi Kelemen Lajos, Varga Béla, S. Nagy László, Szent-Iványi Sándor, Balázs Ferenc, Jancsó Elemér, Mikó Imre, Szabédi László, Lakatos István, Zoványi Jenő. La rubriko Irodalom (Literaturo) de 1924 aperis kiel memstara aldonaĵo titolite Erdélyi Irodalmi Szemle. En 1935–36 eldonis monatan aldonaĵon kun titolo Népnevelés (Popoledukado).

Historio ekde 1971[redakti | redakti fonton]

La interrompita serio en aŭgusto de 1944 aperis denove en 1971 kaj daŭriĝas kun la la 77-a jarkolekto redaktite de Kovács Lajos kaj Erdő János kvaronjare. Publikis en ĝi inter aliaj Bodor András, Mikó Imre, Molnár István, Sebesi Pál (Dávid Ferenc- kaj Heltai Gáspár-studoj), Borbáth Károly, Kisgyörgy Zoltán, Binder Pál, Lakó Elemér, Szabó Árpád, Szabó Sámuel. Oni eldonis memornumerojn (en 1975 okaze de 100-jara nakiĝdatreveno de Kriza János, en 1976 okaze de 75-jara naskiĝdatreveno de Balázs Ferenc, en 1977 okaze de la 100-jara naskiĝdatreveno de Kelemen Lajos).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]