Keri Russell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keri Russell

Keri Lynn Russell (naskiĝis la 23-an de marto 1976 en Fountain Valley, Kalifornio, Usono) estas usona aktorino kaj dancistino. Ŝi aparte konatiĝis per sia rolo en la televida serio Felicity.

Vivo

Sian televidan karieron la aktorino komencis inter la jaroj 1991 kaj 1993 en la seria elsendo "Nova Mickey Mouse-Klubo", porinfana kaj poradoleskula programo de la "Disney Kanalo". En 1993 tie la pli poste tre konatiĝintaj popmuzikistoj Christina Aguilera, Britney Spears kaj Justin Timberlake estis ŝiaj kolegoj.

Inter la jaroj 1993 kaj 1998 ŝi fojfoje havis rolojn en ne tre konataj televidaj filmoj kaj serioj. Krome ŝi videblis en muzika filmeto pri la kanto Always de Bon Jovi. En 1998 ŝi konatiĝis, kiam ŝi en la televida serio Felicity, laŭdata de kritikaj ĵurnalistoj, ludis la ĉefan rolon Felicity Porter - infanece protektita knabino el provinca urbo, kiu post fino de la mezlernejo translokiĝas al la urbego Novjorko por tie studi, kaj kiu en la urbego devas lukti por atingi memstarecon.

Post kiam la serio finiĝis en 2002, ŝi havis pli malgrandan rolon en la filmo "We Were Soldiers" kun ĉefa aktoro Mel Gibson. Poste ŝi dum du jaroj plene retiriĝis el la filma komerco kaj private translokiĝis al Novjorko. Tie ŝi ekde la jaro 2004 aktoris en urbocentra teatrejo. Ekde la jaro 2005 sekvis pliaj kinejaj filmoj, inter alie en la sukcesa filmo Mission: Impossible 3 kun Tom Cruise.

Februare 2007 ŝi edziniĝis, kaj la 9-an de junio 2007 ŝi naskis filon.

Keri Russell dum premiero de la filmo Mission: Impossible 3

Filmografio

  • 1992: "Honey I Blew Up the Kid"
  • 1995: "Married with Children"
  • 1995: "Clerks: Uncensored" (televida serio)
  • 1996: "Malibu Shores" (televida serio)
  • 1996: "The Lottery" (televida filmo)
  • 1996: "The Babysitter's Seduction" (televida filmo)
  • 1997: "When Innocence Is Lost" (televida filmo)
  • 1997: "Eight Days a Week"
  • 1998: "Felicity" (televida serio)
  • 1998: "Dead Man's Curve"
  • 2000: "Mad About Mambo"
  • 2002: "We Were Soldiers"
  • 2005: "The Upside of Anger"
  • 2005: "The Magic of Ordinary Days"
  • 2005: "Into the West"
  • 2006: "Mission: Impossible 3"
  • 2006: "Butterfly: A Grimm Love Story"
  • 2007: "The Girl in the Park"
  • 2007: "August Rush"
  • 2007: "Waitress"
  • 2007: "Scrubs"
  • 2008: "Bedtime Stories"
  • 2009: "Wonder Woman"

Eksteraj ligiloj

Keri Russell ĉe Interreta filma datumbazo (angle)