Kerim Mesimov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kerim Kaĝimkanuli Mesimov
en 2007
en 2007
Persona informo
Кәрім Қажымқанұлы Мәсімов
Naskiĝo la  15-an de junio 1965(nun 1965-06-15) (do nun 58-jara)
en Zelinograd, nuntempe Astano
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco SovetunioKazaĥio vd
Alma mater Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj • Narxoz University • Vuhana Universitato • Pekina Lingva kaj Kultura UniversitatoUniversitato Kolumbio • K.G. Razumovsky Moscow State University of Technology and Management vd
Partio Nur Otan vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • partoprenanto de internacia forumo vd
ĉefministro de Kazaĥio
Dum 2007
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kerim Kaĝimkanuli MESIMOV (kazaĥe Кәрім Қажымқанұлы Мәсімов, latinliterigite ankaŭ Kärim Qajımqanulı MäsimovKarim Mas(s)imov, en rusa formo Карим Кажимканович Масимов [Karim Kaĵimkanoviĉ Masimov]) estas kazaĥa politikisto naskiĝinta la  15-an de junio 1965(nun 1965-06-15) en Zelinograd, nuntempe Astano, do nun 58-jara. Ekde la jaro 2007 li estas la ĉefministro de Kazaĥio. Li flue parolas la kazaĥan, rusan, anglan, ĉinan, araban kaj ujguran.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eduko kaj fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Kerim Mesimov sukceses finis studadon de ekonomiko kaj juro. Li studis en Moskvo, la Pekina Lingva Altlernejo, la Universitato Vuhano kaj en la Kazaĥa Ŝtata Akademio pri Ekonomiko.

Li komencis sian profesian karieron kiel ekonomia konsislisto de la ŝtata prezidanto Nursultan Nazarbajev kaj laboris interalie kiel fakulo por ekonomiaj demandoj en la kazaĥia reprezentejo en Urumĉio (Ĉinio). Krome li estis gvidanto de la kazaĥa ekonomia repretentejo en Honkongo. Pli poste li estis gvidanto de la Almata Komerca kaj Financa Banko" kaj de la "Popola Ŝpara Banko de Kazaĥio".

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde januaro 2006 li estis nacia ministro pri transporto kaj komunikado kun aldona posteno de vicĉefministro, ekde aprilo 2006 li funkciis kiel ministro pri ekonomio kaj buĝeta planado.

Post kiam ĉefministro Danijal Aĥmetov deisiis la 9-an de januaro 2007, la ŝtata prezidanto Nursultan Nazarbajev nomumis Kerim Mesimov posteulo en la ĉefministra posteno. La parlamento elektis lin la 10-an de januaro.

Kerim Mesimov en Kazaĥio havas la renomon esti viziisto kaj reprezentas esperon pri ekonomia pliprosperigo de la lando. Aparte la evouluo de la prisana kaj prieduka infrostrukturoj de la ŝtato sub lia registara gvido estas alte aprezataj.