Kerkabarabás
El Vikipedio
Kerkabarabás [kerkabarabAŝ] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 8971
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°40′42″N 16°33'10″E
Situo[redakti]
Kerkabarabás situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo (ĉefvojo Szombathely-Lendava preteriras). Lenti troviĝas 8, Nova 12, Őriszentpéter 25 km-ojn.
Historio[redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1333 en formo "Barlabas". Dum la 2-a mondmilito tie vivis jugoslavia verkisto Danilo Kiš. Vilaĝservoj mankas en Kerkabarabás.