Kermit la rano
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 5 Jan. 2013.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Stelo por Kermit la rano en la Trotuaro de famo en Holivudo
Kermit la rano estas, eble, la plej fama pupo en la mondo (konkurencata eble de pulĉinelo).
Unue vivigita de Jim Henson, li estis videbla en la usonaj televidaj prezentadoj The Muppet Show kaj Sesame Street. Nun, post la morto de Jim Henson, lian voĉon provizas Steve Whitmire.

