Kerosena lampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kerosena lampo por ekstere
Kerosena lampo

Kerosena lampo - konstruita de Ignacy Łukasiewicz en 1853. Estis rezulto de laborado pri distilado de nafto. La inventaĵo havis senperan influon al evoluo de nafta industrio.

Malkovro de keroseno kaj invento de kerosena lampo

Invento de kerosena lampo ligiĝas kun provoj, aparte intensaj en la unua duono de la 19-a jarcento, ricevi brulmaterialon pli produktoforta kaj pli malmultekosta ol ĝis nun utiligataj diversaj specioj de oleoj kaj iliaj miksaĵoj.

En Pollando tiuspecajn esplorojn gvidis Ignacy Łukasiewicz. Aplikante frakcian distiladon ricevis en temperaturo ĝis 250 Celsius-gradoj preparaĵon senigitan de malpezaj frakcioj. Dispartigis ĝin en aparataro de pezaj karbonhidrogenoj, poste rafinis per densiĝinta solvaĵo de sulfuracido kaj ricevis kerosenon en la jaroj 1952-53. Kerosena lampo estis kelkfoje malpli kara dum ekspluato ol oleoj kaj gasa lumigo. Universale uzata fariĝis en la jaroj 1860-1865.

Invento de la lampo kaj ricevo de keroseno kontribuis senpere al ekesto de nafta industrio. Unue aperis etaj societoj, kaj poste grandaj kompanioj. La kerosenan lampon Ignacy Łukasiewicz konstruis por praktike taksi efektivecon de keroseno. Unue li provis utiligi ekzistantajn modelojn de oleaj lampoj, sed pro manko de ĝustigo de la konstruoj al brulaĵo, iliaj rezervujoj eksplodadis.