Keroseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svisa kerosena lampo

Keroseno estas frakcio de petrolo. Ĝi iam estis uzata en lampoj por lumigo, sed nun estas uzata precipe kiel brulaĵo por jetmotoraj aviadiloj. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel hejtaĵo en varmigaj sistemoj, en fornoj por produkto de vitraj kaj farforaj aĵoj, kiel bazo por kelkaj solvaĵoj ktp. Ĝi estas ankaŭ brulaĵo en multaj tipoj de raketoj, i. a. rusiaj Zenit kaj Energija kaj usonaj Delta kaj Atlas.

Keroseno, precipe la tipo uzata por aviadiloj, estas tre homogena hidrokarbono. Pro tio preskaŭ ĉiuj ĝiaj molekuloj ekbrulas ĉe la sama temperaturo, kaj estas malmulte da nebruligitaj restaĵoj.

Vidu ankaŭ