Kerstin Rohdin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kerstin Rohdin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1937 (1937-01-01) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Nils Olsson
Edz(in)o Åke Rohdin
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kerstin ROHDIN (naskiĝis 1937) estas filino de Nils Olsson, nevino de Olle Olsson, lernis esperanton en la fama kurso de la Popolaltlernejo de Helsingör. Ŝi renkontiĝis kun esperanto jam pli frue danke al sia patro Nils Olsson kaj sia onklo Olle Olsson.

Esperantista vivo[redakti | redakti fonton]

Partoprenis TEJO-kongreson en Villeneuve des Avignon 1958, kie ŝia intereso por esperanto vere naskiĝis. Kreis junularan kurson kaj klubon en Göteborg 1957-1958. Tie ŝi renkontis sian estontan edzon Åke Rohdin. Ili kunlaboris pri esperanto ĝis kiam ili elektis diversajn vojojn en la vivo 1985. Kreis kontakton kun junulara klubo en Fredrikshavn (Danlando). Kune kun la junulara grupo en Göteborg kaj aliaj junaj esperantistoj ŝi kunaranĝis unuan SEJU-renkontiĝon en Gotenburga insularo (Hälsö).Estis estrarano de SEJU dum la unuaj jaroj de ĝia ekzisto. Partoprenis plurajn TEJO-renkontiĝojn kaj UK-ojn. Kunaranĝis TEJO-kongreson en Ystad (Svedio) 1962. Kreis la porjunularan gazeton ”Kvinpinto” kune kun aliaj junaj esperantistoj en Skanio (Bertil Bondesson, Karen Salmose, Åke Rohdin, Lillemor Sträng).

Post paǔzo en la esperanta laboro -- dum du infanoj naskiĝis kaj kreskis sufiĉe, por ke ankaŭ ili partoprenu esperanto-kursojn -- gvidis multajn kursojn en Örebro. La kursanoj plenumis la elementan ekzamenon post la kurso. Kun unu kursgrupo ŝi faris vojaĝon al Pollando, kie ili loĝis en hejmoj de esperantistoj. Prezidanto de la klubo en Örebro dum multaj jaroj. Estrarano de SEF dum la 80-aj jaroj ĝis 1992, kiam ŝi eksiĝis post la ”kultura” kongreso de SEF en Oskarshamn, kiun ŝi aranĝis kune kun Birgitta Ekvall, Linnea Edsenius ges-roj Signild kaj Tore Johansson kaj Harold Brown. La klubo de Oskarshamn invitis dek geestonojn partopreni la kongreson kaj semajna turisma restado en Smolando.

Dum dek jaroj ŝi aranĝis turneojn por 2-3 prelegantoj de eksterlando viziti po 12 klubojn jare. Ili prelegis en kluboj, lernejoj kaj alie por informi pri esperanto. Kerstin interpretis en Örebro kaj apudaj lokoj. 1982 Zofia Banet-Fornalowa vizitis Örebro kaj faris 16 prelegojn en unu semajno pri Pollando, pri polaj lernejoj, moderna pola literaturo en la urba biblioteko, pri infanvartejoj en lernejo por studentoj pri infanvarteja laboro, pri la Varsovia geto en UN-klubo ktp. Kerstin planis la preleg-vojaĝojn kaj interpretis la prelegojn.

Kerstin vizitis Etnografian Muzeon en Torun kun folklora dancgrupo el Kumla (Svedio) kaj sendigis folkloran dancgrupon de Äsphult (Svedio). Vizitis Torun kaj Bydgoszcz kun vira kantgrupo ”Lorelei” el Örebro, kiu donis plurajn prezentadojn.

Kerstin aranĝis grupvojaĝon kune kun Ann-Kristin Krondahl al UK/Budapeŝto 1984 vizitante kvar ĉefurbojn. Interŝanĝo de dek-personaj grupoj inter Tomsk/Siberio kaj Högsby/Svedio. La sveda grupo estis la unua neprofesia grupo en Tomsk 1991. Kerstin aranĝis plurajn grupvojaĝojn al Estonio fine de la 80-aj jaroj. Bona amikeco inter Oskarshamn kaj Estonio. La svedaj vizitantoj loĝis en hejmoj de estonoj, kiuj per tio iom gajnis monon. Kunlaboro kun Esperantotur. Gajnis premion: vojaĝo al Turkio, kie ŝi gvidis mallongan esperantokurson kune kun Joachim Giessner 1984. Akceptis plurfoje turismajn esperantoaǔtobusojn el Pollando. Dufoje al Skanio kie la grupo estis montrita socialan laboron kaj turismajn vidindaĵojn kaj partoprenis printempan feston. Unufoje (1986) buso kun infanoj, kiuj turneis, kantis kaj dancis plurloke. Faris turismajn kaj kulturajn vojaĝojn en Öland gvidante polajn aǔtobusojn.

Regiona respondeculo de TEDU-regiono 1979-1986. Eldonis ”TEDU-Bladet” informilo kune kun Åke Rohdin. Aranĝis du dutagajn regionajn renkontiĝojn kun kursoj kaj programoj ĉiujare.

La du gelernantoj de Kerstin, kiuj estis plej sukcesaj en sia esperantolaboro estas Lars Forsman, kiu dum 15 jaroj gvidis internacian esperantokursson en la Popolaltlernejo de Karlskoga. Birgitta Ekvall, kiu multe laboris pri esperanto en la popolaltlernejo de Oskarshamn. kaj tenis kontakton sur diversaj kampoj inter Oskarshamn kaj Rusio/Siberio.

Dum siaj lastaj jaroj ŝi informis pri esperanto, aranĝis programojn kaj interpretis en ”Senior-centro” apud Stokholmo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kerstin tradukis du librojn de Astrid Lindgren: ”Emilo de Smolando” kaj ”Fratoj Leonkoro”. Tiuj tradukoj ebligis al Kerstin fari multajn prelegvojaĝojn pri ”Astrid Lindgren kaj ŝiaj verkoj”. Landoj vizititaj: Danlando, Finnlando, Estonio, Latvio, Pollando, Ĉeĥio, Japanio kaj Svedio.

Eldonis rakontojn en esperanto en eldonejo Ulekso kune kun Harold Brown, kun kiu ŝi dum 20 jaroj kunvivis. Ili kunlaboris pri multaj esperanto-projektoj. Ili plurjare kunlaboris kun Zofia kaj Jerzy Fornal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]