Kesselburg (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La burgloko

La Kesselburg estas ne plu ekzistanta montburgo sur la monto „Kesselberg“ supre de la komunumo Jakobsweiler en la distrikto Donnersberg, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Historio[redakti | redakti fonton]

En historiaj dokumentoj de la jaro 1144 menciiĝas nobela dinastio, tiam vivanta en la burgo, kiu donacis la kapitalon necesan por starigo de la monaĥejo Otterberg. En la jaro 1357 historia dokumento certigas ke la tiutampaj anoj de la nobela dinastio, tiam nomataj Junker von Kezzelberg posedas la najbaran loĝlokon Weitersweiler. Jam en 1542 la burgo en tiutempa dokumento nomatas "ruino". Ĝis la jaro 1920 ekzistis profunda puto kun diametro de du metroj. La lastaj murorestaĵoj estis forigitaj en 1930.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ortsgemeinde Jakobsweiler und Staatliches Amt für Vor- und Frühgeschichte der Pfalz: Festschrift: 800 Jahre Jakobsweiler 1194-1994, la 1-an de septembro 1994

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]