Kesztölc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kesztölc
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2517
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 635  (2023) [+]
Loĝdenso 120 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 43′ N, 18° 48′ O (mapo)47.71358055555618.7952Koordinatoj: 47° 43′ N, 18° 48′ O (mapo) [+]
Areo 21,98 km² (2 198 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Kesztölc (Hungario)
Kesztölc (Hungario)
DEC
Kesztölc
Kesztölc
Situo de Kesztölc

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kesztölc [+]
vdr

Kesztölc, (kestolc) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom.

Vinkeloj en Kesztölc
Klastrompuszta

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kesztölc situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Budapeŝto-Komárom estas ne tro for. La ĉefurbo troviĝas 39 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1075, ĝis la turkoj la kampoj apartenis precipe al la eklezio. En 1250 ĉe la apudaĵo "Klastrompuszta" (klaŝtrompusta) oni fondis monaĥejon, kiun la turkoj forbruligis. La vilaĝo mem restis viva ankaŭ dum la turkoj. Dum la historio la vilaĝanoj okupiĝis precipe pri vinkulturo. En 1716 slovakoj alvenis. La lernejo ekfunkciis ekde 1755. Anstataŭ la malnova ligna katolika preĝejo konstruiĝis nova en 1800. La vilaĝdomo en 1905 konstruiĝis. En 1946 okazis loĝantaro-ŝanĝo inter slovakoj kaj hungaroj, iom poste kolĥozo pri "Bonŝancon" (=minista saluto) formiĝis.

Magneta memorilo

Flamo de la revolucio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo akiris tutlandan famon en 1956. Post la revolucio malgranda komunista taĉmento proksimiĝis al la vilaĝo, sed kuglopafoj akceptis ilin, do ili tuj retiriĝis. Ĝis decembro okazis nenio, fine sovetia armeo kun tankoj alvenis kaj sen pafado okupis la vilaĝon. La revoluciuloj kaŝiĝis ĝis la amnestio. Ĵurnalisto devis fari artikolon pri la okazintaĵo, kial okupis Sovetunio la lasta ĉi tiun vilaĝon. Li fantaziis kaj skribis tion, ke dum la "kontraŭrevolucio" en Kesztölc oni deklaris respublikon kaj estis tie multe da "kontraŭrevoluciuloj". Pri la okazintaĵo oni nuntempe faris dokumentan filmon, televizian filmon kaj romanon. Estas loko ankaŭ tie rememori tion, ke tie estingiĝis la lasta flamo de la revolucio.

Inter 1971-2004 apud la vilaĝo karbominejo funkciis. Nuntempe oni produktas tapeton en la vilaĝo. En Klastrompuszta feriejaj dometoj formiĝis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, domo de maljunuloj.

La vilaĝo apartenas al vinkultura regiono "Ászár-Neszmély".

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kesztölc naskiĝis: