Keto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katenita Andromedo, laŭ Cavalier d'Arpino, (1594-98). Perseo ŝtonigis Keton per la kapo de Meduzo.

Laŭ la helena mitologio, Keto (el la greka Κῆτος, vorto per kiu ili nomumis balenojn, grandajn fiŝojn aŭ marmonstrojn[1]) estis mara monstro mortigita fare de Perseo[2] kaj Heraklo[3] , en malsamaj rakontoj, en kiu Keto signifis simple "baleno". Fakte, la vorto cetaco devenas de tiu greka nomo.

La unua Keto estis sendita al Jopo (tiama Etiopio) por venĝi la orgojlan eldiraĵon de Kasiopeo, kiu asertis ke sia filino Andromedo estis eĉ pli bela ol la nereidinoj. Kolere, la gedioj ordonis ke Andromedo estu oferata al Keto, do oni ĉenis ŝin al apudmara roko. Tamen, Perseo alvenis ĝustatempe kaj ŝtonigis la monstron per la kapo de Meduzo. Laŭ rakonto de Plino, la edilo Marko Emilio Skaŭro portis la stonigitajn ostojn de Keto el Jopo al Romo dum sia regado[4].

La duan Keton sendis Pozidono por detrui la urbon Trojo, sed Heraklo sukcesis liberigi tiun popolon de la atakoj de tiu monstro. Tiam, ĝi supreniris ĉielen kaj formis la konstelacion Baleno (Κητος Τροιας).

Keto en la Biblio

En la Libro de Jona 2:1 (1:17 en la angla traduko), legeblas la nomon "dag gadol" (דג גדול), kiu laŭlitere signifas "granda fiŝo". La Septuaginto tradukas tiun frazon en la grekan kiel gigantaj keto´oj (μέγα κῆτος), vorto ege rilata al la marmonstro. Tamen, en la latina versio farita de Hieronimo, tiu rekta aludo malaperis, pro tio ke li tradukis ĝin kiel "piscis grandis" tie, kaj kiel "baleno" en la Evangelio laŭ Mateo, 12:40.

Ŝipoj kaj velado

Post sia morto, Keto formis la konstelacion Baleno.

Oni ofte uzis la nomon "Keto" por nomumi ŝipojn aŭ pru-figurojn, indikante tiel ke ĝi ne timis la maron aŭ la piratojn. Keto (kaj ĝiaj tradukoj) estis ankaŭ traktita kiel misfortuno aŭ malbona antaŭsigno de la maristaro. Superstiĉuloj kredis ke balenoj alportis grandajn ŝtormojn aŭ misfortunon al la ŝipo, ekzemple perdon de kargo, piratojn aŭ perdon de la kurso. Do oni evitis ĉiun babiladon pri ĝi.

Keto, mara diino

Krom la ĝenerala signifo (mara monstro), Keto estis ankaŭ protogona (origina) diino pri maro. Ŝi estis filino de Ponto (origina oceano) kaj Geo (Tero), kaj ricevis la kromnomon Krataiso (Κράταιις, pova). Pro tio ŝi estis ofte identigita al Hekato, kiu ankaŭ ricevis tiun alnomon. Keto simbolis la danĝeron vojaĝi mare, la timon al tio nekonata kaj al strangaj estaĵoj.

Ŝi edziniĝis al Forko, kun kiu ŝi havis multnombran idaron, grupe konata kiel la Forkidoj. Inter ili elstaris Eĥidno (la edzino de Tifeo), la Gorgonoj, la Grajoj kaj Ladono, la drako kiu gardis la ĝardenon de la Hesperidoj (kvankam aliaj versioj asertas ke ĝi estis filo de Tifeo kaj Eĥidno). La asteroido 65489 Ceto ricevis ĝian nomon el ĉi tiu diino, kaj ĝia satelito el tiu, de ŝia edzo.

Partneroj kaj idaro
Forko Gorgo
Eŭrjalo
Meduzo
Steno
Enjo
Dino
Perso
Pefredo
Eglo
Eritio
Hesperituso

Apolodoro kaj Homero mencias Skilon, kiel filino de Kratajo (do, de Keto), dum Stesiĥoro faris ŝin filino de Forko kaj Lamio (vorto eble tradukebla kiel "la ŝarko", do rilata ankaŭ al marmonstra Keto kaj ne al la reĝino de Libio tiel nomata). Krome, Homero skribis ke Tooso, la patrino de Polifemo, estis filiino de Forkiso, sed ne klarigis ĉu Keto estis ŝia patrino.

En arta prezentado, la diino Keto aperis hom-forme, sed kutime oni kunfuzis ŝin kun la monstroj kiu atakis Trojon kaj Etiopion (tiuj venkitaj de Perseo kaj Heraklo, siavice).

Raciigo

Laŭ la verkisto Palaifato [8], Keto (origine nomiĝis Keton) estis potenca ega reĝo kiu, per sia ŝiparo, submetis la aziajn marbordajn regionojn. Li postulis tributojn. Tiam oni ne pagis per mono sed per naturaj aĵoj kiel ĉevaloj, bovoj, aŭ junaj virinoj. Kiam iu submetantoj ne pagis, li detruis lian landon.
Li alvenis atakis Trojo samtempe Heraklo kaj sia greka armeo estis en la urbo. La troja reĝo Laomedono (helene Λαομέδων) dungis grekujojn. Li kaj Heraklo kaj ĉiu armeo batalis Keton kaj mortigis lin.

Aliaj rolulinoj same nomitaj

Krom la antaŭa, Keto estas la nomo de du pliaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Unu el la oceanidinoj, filinoj de Oceano kaj Tetiso. Ŝi estis hinda najado kiun amoris la suna dio Helioso. Filino ilia estis Astriso, ankaŭ nomata Asterio, stela nimfo kiu edziniĝis al river-dio Hidaspo[9].
  2. Nereidino, do nimfa filino de Nereo kaj Doriso[10].

Eksteraj ligiloj

grekeangle La maraj monstroj Keto ĉe Theoi.com grekeangle La diino Keto ĉe Theoi.com grekeangle La oceanidino Keto ĉe Theoi.com

Notoj kaj referencoj

  1. "κῆτος" ĉe Liddell, Henry and Robert Scott. 19406. A Greek-English Lexicon. Revised by H.S. Jones and R. McKenzie.. Eld. Clarendon Press, Oksfordo.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.3.
  3. Homero. Iliado, 21.441.
  4. Plinio. Natura historio, 4.4.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Heziodo. Teogonio, 270.
  6. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 7.20.
  7. Higeno. Antaŭparolo.
  8. Palaifato, Pri nekredeblaĵoj, n. 37 france
  9. Nono. Pri Dionizo, 26.355.
  10. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.7 kaj sekv.