Kettle Falls (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kettle Falls
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 69696
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 636  (2020) [+]
Loĝdenso 517 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 36′ N, 118° 4′ U (mapo)48.6058-118.06Koordinatoj: 48° 36′ N, 118° 4′ U (mapo) [+]
Alto 497 m [+]
Areo 3,164779 km² (31 6.4 779 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Kettle Falls (Vaŝingtonio)
Kettle Falls (Vaŝingtonio)
DEC
Kettle Falls
Kettle Falls
Situo de Kettle Falls
Kettle Falls (Usono)
Kettle Falls (Usono)
DEC
Kettle Falls
Kettle Falls
Situo de Kettle Falls

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kettle Falls, Washington [+]
vdr
Bonveniga tabulo ĉe la norda urblimo
Situo de Kettle Falls en Kantono Stevens

Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Kettle Falls; por informoj pri la iama akvofalo, vidu Kettle Falls (akvofalo).

Kettle Falls estas urbo en Kantono Stevens, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi prenis la nomon de proksima akvofalo de la Kolumbia Rivero, Kettle Falls, kiu estis dum jarmiloj grava fiŝkaptejo de la indiĝena popolo. La akvofalo ne plu ekzistas, pro la altiĝo de la surfaco de Lago Roosevelt malantaŭ la digo Grand Coulee Dam. Kiam la lago altiĝis, la urbo devis translokiĝi al alia loko antaŭe nomita Meyers Falls.

Kettle Falls havis 1 595 loĝantojn en 2010 laŭ la Usona censo, tio estas 68 pli ol en 2000. Ĝia poŝtkodo estas 99141, kaj ĝiaj kodoj laŭ la normoj FIPS kaj GNIS estas 53-35485 kaj 1530955, respektive.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La nuna Kettle Falls situas ĉe 48°36′21″N 118°3′35″W.[1] Ĝi altas 497 metrojn super la marnivelo. Ĝi kovras areon de 2,4 km², tute sektero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence Kettle Falls situis ĉe la bordo de Kolumbia Rivero. Ĝi oficiale municipiĝis la 17-an de decembro, 1891. En 1940, kiam la nova Digo Grand Coulee kovris la urbeton per la akvo de Lago Roosevelt, la urbo relokiĝis ĉe Meyers Falls, malgranda komunumo apud la fervojo, tiel certigante sian sukceson kiel transporta centro por la sega, kultiva kaj papera industrioj. Tie ĝi nun situas, ĉ. 13 km nordokcidente de Colville kaj proksimume 130 km nordokcidente de Spokane. Ĝi situas ĉ. 47 km sude de la kanada landlimo ĉe Laurier kaj ĉeborde de Lago Roosevelt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]