Ketzaltenango (departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
QuestzaltenangoGUAT.PNG

Ketzaltenango estas departemento de Gvatemalo. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Ketzaltenango. La departemento Ketzaltenango havas 1.953 km², t.e. 1,8% de la nacia teritorio. Je departementa nivelo, 60,57% de la loĝantoj estas indiĝenoj, pli alta procento ol la naciskala (41,9%); regas la kiĉeoj kaj mamoj.

La tuta loĝantaro de la departemento Ketzaltenango, en 2002 estis 624,716 loĝantoj, kio estas 6,0 % de la totalo. Nuntempe la ĉefurbo estas strategia loko por la komercado kaj la servoj, kaj por aliaj industrioj (teksaĵa kaj likvora). Alia grava sektoro estas la konstruado, pro la kreskado de komercejoj, supermarktoj kaj domaroj.