Keukenhof-muelejo

El Vikipedio
(Alidirektita el Keukenhofmolen)
Saltu al: navigado, serĉo
muelejo Keukenhofmolen
Keukenhof-muelejo 4.jpg
loko: Lisse, Keukenhof
ŝtato: Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
konstrujaro: 1892 (translokigo dum 1957)
formo: okangula muelejo
origina funkcio: antaŭa poldera muelejo
tipo: platforma muelejo

La Keukenhof-muelejoKeukenhofmolen (nederlande) estas platforma muelejo sur la tereno de la flora parko Keukenhof en Lisse (provinco Suda Holando de Nederlando). La muelejo origine staris en Scharmer, kie ĝi dum la jaro 1892 konstruiĝis kiel poldera muelejo. Tie ĝi staris kune kun aldona surtera muelejo.

Dum la jaro 1957 la muelejo estis translokigita al la tereno de la flora parko Keukenhof, kiel donaco de la Holanda-Amerika ŝipa linio. En la flora parko la muelejo nur havas dekoran funkcion. Ĝi povas plenfunkcie turniĝi kaj havas diametron de 17,90 metroj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    noto en nederlandlingva mueleja datumaro pri la nuna muelejo
Ekstera ligilo    noto en la sama datumaro pri la origina mueleja lokiĝo en Scharmer
Ekstera ligilo    informo en plia nederlandlingva mueleja datumaro


Koordinatoj: 52° 16' norde, 4° 32' oriente