Kevin Rudd
El Vikipedio
Kevin Michael RUDD (naskita la 21-an de septembro 1957 en Nambour) estas la partiestro de la Aŭstralia Laborista Partio kaj, de la 3-a de decembro 2007, la 26-a ĉefministro de Aŭstralio (elektita la 24-an de novembro 2007).
Dum sia unua tago post la enoficiĝo li ratifis la Protokolon de Kioto.
La 13-an de februaro 2008 Rudd proklamis kiel pardonpetan tagon kaj oficiale, nome de la registaro, petis pardonon de la aŭstraliaj indiĝenoj pro la maljustaĵoj, kiujn ili suferis de koloniigintoj kaj enmigrintoj. Pluraj antaŭuloj liaj rifuzis tian pardonpeton, dirante, ke ili persone ne kulpas.
[redaktu] Ceteraĵoj
Rudd flue parolas la mandarenan ĉinan.

