Khaju-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
tage
nokte

La Khaju-ponto (aŭ Ĥaĝu-ponto) estas unu el la plej konataj ponto en irana urbo Esfahano kaj ties simbolo. La ponto kondukas super la rivero Zayandeh kaj interligas du urbopartojn (Khaju kaj Zoroastra) de Esfahano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Khaju-ponto estis konstruita ĉ. 1650 je ordono de safavida ŝaĥo Abbas la 2-a de Persio sur bazoj de pli malnova ponto. Laŭ surskribo de la ponto, ĝi estis renovigita en 1873.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ponto estas duetaĝa kaj havas 23 brikajn arkojn, longas 128,7 m (axu 105 m) kaj larĝas 11,7 m (aŭ 14 m). Ĝi estas samtempe vejro, tiel servas reguligon de la rivero Zayandeh per fermeblaj kluzoj. Tio servas irigacion de la pli riversupre situantaj ĝardenoj.

La suba parto de la ponto estas alirebla nur por piedirantoj kaj ŝtupoj kondukas al la akvo. la supra etaĝo servis por ĉevaloj kaj ĉaroj, nun ĉiu motora veturilo estas malpermesita por uzi ĝin. En mezo de la ponto troviĝas okangula pavilono kun elvidejo. Onidire, tie la ŝaĥo estis seĝon por admiri belecon de la rivero, naturo.