Khaled Mohamed Saeed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Khaled Mohamed Saeed
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1982 (1982-01-27)
en Aleksandrio
Morto 6-an de junio 2010 (2010-06-06) (28-jaraĝa)
en Aleksandrio
Mortokialo polica violento
Lingvoj arabaegipt-araba
Ŝtataneco Egiptio
Okupo
Okupo programisto
vdr

Khaled Mohamed SAEED (en la internacia gazetaro ofte Khaled Said, en Esperanto Ĥaled Mohamed Saed) (27-an de januaro 1982 - 6-an de junio 2010) estis egiptia civitano, kiu iĝis simbolo de la kontraŭregistaraj protestoj en Egiptio, en januaro de 2011. Lin batmurdis du policanoj la 6-an de junio 2010 en Aleksandrio. Lia murdo kaŭzis grandan indigniĝon en Egiptio, li iĝis simbolo de la egiptaj protestoj kontraŭ la polica arbitro, perforto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Patro de Saeed mortis dum lia junaĝo, tiel lin prizorgis la patrino kaj la parencaro. Li interesiĝis pri la komputiloj, studis komputadikon en Usono. Li ŝatis la zenon kaj eĉ komponis verkon antaŭ morto.

Morto[redakti | redakti fonton]

La 6-an de junio 2010, li sidis en la dua etaĝo de interreta kafejo. Tiam alpaŝis lin du detektivoj el la policejo de Sidi Gaber kaj oni arestis lin, laŭ okulatestantoj dumtempe batante lin kaj plurfoje alpuŝante lin al la dumvojantaj objektoj ĝis la policista aŭtomobilo. Multaj okulatestantoj asertis, ke la policanoj murd-batis lin.

Laŭ aserto de la polico, Saed strangoliĝis, dum li provis engluti pakaĵon da haŝiŝo - ili eĉ prezentis du nekropsiajn protokolojn de la Justica instanco. Laŭ asertoj de la familianoj, Saed mortis, ĉar li posedis videofilmon, laŭ kiu oni povis pruvi, ke policanoj partoprenas en la drogaĉa komercado.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Foto de la kadavro de Saeed surretiĝis en junio, kaŭzante indignon, oni establis Facebook-memorpaĝon, kies iĝis plurcentmil sekvantoj. Pro la foto kaj la internaciaj kritikoj, la egipta registaro interkonsentis pri juĝprocezo kontraŭ la du koncernaj policanoj.

Protestoj[redakti | redakti fonton]

La 25-an de junio 2010, Mohamed ElBaradei — iama gvidanto de la Internacia Atomenergia Agentejo — gvidis protestmarŝon al Aleksandrio, vizitante familion de Saeed kaj esprimante kondolencon. La protestoj disvastiĝis al la Tahrir-placo de Kairo kaj okazis protestoj antaŭ egipta ambasedejo en Londono. La polico arestis ĉ. 30 protestantojn sur la Tahrir-placo, forpelis la pliajn.

La 28-an de junio 2011, en Egiptio okazis grandaj protestoj, kiam unu el la plej gravaj informaj fontoj estis la Facebook-grupo "We are all Khaled Said" (Ni estas ĉiuj Khaled Said).