Kiŝ (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Kiŝ en la Persa Golfo. Ĝia ĉefa urbo ankaŭ nomiĝas Kiŝ kaj ekzistas ankaŭ samnoma antikva urbo Kiŝ en Mezopotamio.
Kiŝ · کیش
insulo
Administrado
Lando  Irano
Provinco Hormozgano
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39 853  (2016) [+]
Loĝdenso 436 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 32′ N, 53° 58′ O (mapo)26.53333333333353.966666666667Koordinatoj: 26° 32′ N, 53° 58′ O (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 91,5 km² (9 150 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Kiŝ · کیش (Irano)
Kiŝ · کیش (Irano)
DEC
Kiŝ · کیش
Kiŝ · کیش
Situo de Kiŝ · کیش

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kish Island [+]
vdr

Kiŝ (intern. ankaŭ Kish, perse کیش aŭ جزیره کیش / Jazire-ye Kiš) estas irana insulo kun samnoma urbo en la Persa Golfo kiu posedas la statuson de liberkomerca zono, kiu signifas ke eblas facile komerci tie. Kiŝ estas unu el la plej popularaj turismejoj ne nur por irananoj sed por multaj homoj en mezoriento, interalie pro la multaj luksaj hoteloj kaj la liberkomerca zono kiu kreis multajn butikojn. La insulo havas proksimume 27 000 loĝantojn kaj ricevas 1,5 milionojn da vizitantoj jare.

Ĝia ĉefa urbo ankaŭ nomiĝas Kiŝ.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Kiŝ situas en la Persa Golfo kaj kovras areon de proksimume 91 km². Ĝi estas parto de la provinco Hormozgan.

La klimato de Kiŝ estas vintre milda kaj somere varma kaj humida. En somero, temperaturoj atingas 40 ĝis 52 °C.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo konstante vivas proksimume 20 000 loĝantoj kaj ĉirkaŭ 1,5 milionoj da homoj vizitas la insulon ĉiujare. La areo de la insulo estas 91 km². Kiŝ estas laŭ aserto de la insula turisma oficejo la tria plej vizitata urbo en okcidenta Azio, post Ŝarm el Ŝeiĥ kaj Dubajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo Kiŝ estis menciita en la historio diversmaniere kiel Kamtina, Arakia, Arakata kaj Gis. Dum la jaro 325 a.K., Aleksandro la Granda komisiis ekspedicion el sia armeo vojaĝi en la Golfon de Omano kaj la Persan Golfon. La verkoj de tiu ekspedicio estis la unua konata skriba mencio de la insulo dum la antikvo. Kiam Marko Polo vizitis la imperiestron de Ĉinio, li rimarkis ĉe la imperiestra edzino perlojn, pri kiuj oni informis ke ili estis de Kiŝ. Dum la 1970-aj jaroj la lasta ŝaho de Irano transformis la insulon al luksa feriejo por la internacia riĉularo, konstruigante interalie grandan kazinon (nun denove fermata) kaj internacian flughavenon. Post la Irana Revolucio, Kiŝ fariĝis doganlibera butikara centro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la Irana registaro intense propagandis kaj evoluigis la insulon por konkurenci pri altiro de eksterlandaj gastoj kun Dubajo sed plejparte kun la urbo Doha. Kadre de tio multaj konstruaĵoj estis starigitaj kaj fremdaj investoj allogitaj.

Liberkomerca zono[redakti | redakti fonton]

Pro sia statuso kiel libera komerco zono, ĝi estas propagandata kiel konsuma paradizo, kun multaj butikaj centroj, aĉetcentroj, turismaj vidindaĵoj kaj feriaj hoteloj. Taksioj kaj busoj estas plej oportuna maniero por vojaĝi sur la malgranda insulo de nur 90 km²[1].

Post la starigo de la doganlibera zono, la leĝoj de la Islama Respubliko de Irano sur la insulo estis multe pli malstreĉitaj ol en la ceteraj regionoj de Irano kaj tio rezultis en konsiderinda pliiĝo de plejparte enlanda turismo kaj ankaŭ de la internacia komerco sur la insulo. Keŝm estas alia irana insulo kun la statuso de doganlivera zono, situanta en la Hormuza Markolo ĉe la orienta fino de la Persa Golfo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Kiŝ situas proksimume 17 kilometrojn de la marbordo de Irano kaj estas plej bone atingita per aviadilo. Eblas flugi al la insulo de la iranaj urboj Teherano, Esfahano kaj Ŝirazo kun la flubkompanio Kish Air, kiu ĉiutage ofertas flugojn iri kaj reen inter Kish International Airport kaj Dubajo [2](civitanoj de Eŭropa Unio povas eniri Dubajon sen vizo). Ankaŭ estas multaj vizitantoj, kiuj prenas la aviadilon en la proksima Abu Dhabi.

Kvankam eblas ke turistoj el Eŭropa Unio kaj iuj aliaj landoj povas akiri vizon surloke por restadi dum 14 tagoj en la insulo, rekomendinda restas esplori la postulatajn kondiĉojn en sia lando antaŭ ol veni.

Alkoholaĵoj estas strikte malpermesatoj kaj daŭre ne haveblas sur la insulo, samkiel en la cetero de Irano. Ekzistas ankaŭ striktaj banadaj reguloj por virinoj kaj viroj. Ankaŭ en la Oceana Akva Parko kie estas naĝejoj troviĝas viroj kaj virinoj ne estas allasataj samtempe, ĉar estas specialaj malfermaj horoj por virinoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la turisma insulo Kiŝ okazos en 2024 la 11-a Irana Esperanto-Kongreso[3].

Korala Strando ĉe la insulo Kiŝ.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la insula marbordo estas koralaj rifoj kaj multaj aliaj malgrandaj insuloj. Ĉe la haveno estas vitra fundoŝipo kiu iras al la koralaj rifoj. Unu el la plej interesaj vidindaĵoj de la insulo estas ankaŭ la antikva urbo Harireh kies ruinoj estas 800-jaraĝaj kaj la antikva bazaro. Estas strandoj kaj parkoj, eĉ malnova greka ŝipo konvertita en restoracion.

Alia mirinda vidindaĵo estas la subtera urbo Kariz kiu aĝas pli ol 2500 jarojn kaj kuŝas 16 metrojn subtere. Tio kutimis esti subtera akvadukto por stoki puran akvon por la loĝantoj de Harireh. Hodiaŭ oni povas vagi tra la reto de tuneloj, kiuj entute kovras pli ol 10 000 kvadratajn metrojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Kish - Het Hawaï van Iran
  2. (fr) Questions sur l'île de Kish (Demandoj rilate al insulo Kiŝ), Irun2Iran.com
  3. (eo) Keyhan Sayadpour, Pri la 10-a Irana Esperanto-Kongreso, p. 6, En: Irana Esperantisto, Dua Serio, n-ro 45, Printempo 2023

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Keŝm, insulo kaj sendogana zono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]