Kiam Parizo estis Parizo eĉ por ni esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam Parizo estis Parizo eĉ por ni esperantistoj estas esperanta muzika filmo kun muziko de la belga kantistino Nikolin', de 1989. Ĝi enhavas muziko de la kasedo Nur per amo de la sama jaro, kaj estas la unua muzika filmo en Esperanto.[mankas fonto]

Nikolin' tiam estis unu el la tri profesiaj franclingvaj gekantistoj kiuj akompanis sin per gurdo. Ŝi proponis al LF-koop en 1988 sian repertuaron. Naskiĝis tiam – danke al la tradukoj de diversaj verkistoj: Georges Lagrange, Perla Martinelli, Claude Piron kaj Giorgio Silfer – ĉarma Esperanto-kantaro el la periodo "kiam Parizo estis Parizo ankaŭ por ni esperantistoj".[klarigu] Giorgio Silfer verkis tekston por interligi la diversajn kanzonojn, kaj Nikolin' realigis ĉe LF-koop kasedojn kaj disko, inter aliaj Nur per amo de 1989. UEA priskribas la kasedo kiel rekreo "de la etoso de la 'belepoka' Parizo".[1]

La postan jaron, danke al la kunlaboro de la belga reĝisoro Sauro Santinelli, la mastra bendo de la kasedo fariĝis la sontrako de la unua muzika filmo en Esperanto,[mankas fonto] rekte turnita[klarigu] en Parizo. Multe helpis al la teamo ankaŭ Roger Bernard. La filmon produktis LF-koop, kun la helpo de la finna entreprenisto Lasse Kivisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nur per amo en la katalogo de UEA (nur publikigdato kaj priskribo de la kasedo)