Kiamaniere Distingi la Fungojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kiamaniere Distingi la Fungojn
Kiamaniere Distingi la Fungojn
Kiamaniere Distingi la Fungojn
Aŭtoro Mario Simondetti
Eldonjaro 1961
Urbo Torino
Eldoninto Mario Simondetti
Paĝoj 39
vdr

Kiamaniere Distingi la Fungojn estas popularscienca libreto pri botaniko verkita de Mario Simondetti. Tiu ĉi eldonis ĝin mem en la jaro 1961 en Torino.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En Eŭropo kreskas multaj fungoj manĝeblaj, sed bedaŭrinde ankaŭ kelkaj specoj venenaj aŭ eĉ mortigaj, kaj estas nenia simpla provo distingi ilin. Plej gravaj inter la venenaj specoj estas kelkaj specoj de Amanoides, precipe A. phalloides al kiu oni atribuas la grandan plimulton de la okazintaj mortiĝoj. Veneniĝo per tiu fungo bezonas tre malmulte da fungo, estas malfacile kuracebla pro longa latenteco de la efikoj, kaj ĝia metodo mortigi estas tre malagrabla. Necesa estas do facila metodo rekoni tiun murdiston. Krom tio la fungamanto bezonas scii antaŭe, ĉu li akiros frandaĵon, amaraĵon, aŭ ventrodoloron, kaj por tio li devas distingi la specon.
Por helpi lin Inĝ. Simondetti preparis sian ŝlosilon. La ideo estas ke fungamanto rikoltinte sufiĉan fungon, faru serion da provoj, ĝis la ŝlosilo diru al li kaj la specon kaj la ecojn de la fungo. Por tio la grava parto de la teksto estas dividita en numeritaj ĉeloj. La unua ĉelo enhavas la unuan provon, laŭ kies rezultoj oni estas sendata al unu el ses aliaj ĉeloj kun pluaj provoj, kaj tiel sinsekve ĝis maksimume 11 tiaj ĉeloj. Sed unu provo (spordepono) bezonas kelkajn horojn, kaj la finaj ĉeloj ofte enhavas plurajn specojn, kies distingo bezonas plurajn provojn.
Do la programo estas sufiĉe komplika, kaj kvankam ĝi estas helpata per tri paĝoj da diversaj desegnoj, tamen multaj gravaj punktoj devas esti deciditaj per vorta priskribo.
Samtempe la priskribo de iu individua speco estas dissemita tra la tuta ŝlosilo, kio estas malhelpa kiam oni volas studi specon antaŭrikolte. Kompreneble la rimedoj de Esperantaj eldonejoj malofte povas subteni la koston de koloritaj bildoj, kies uzo en nacilingvaj libroj pri fungoj ege faciligas rekonon, sed almenaŭ la lingvo estu senkulpa. Sed la stilo de Simondetti preskaŭ nenie estas pozitive bona, kaj li tre strange uzas kelkajn vortojn (kies, nur, eĉ, la, sole, k.t.p.). Ekzemple, li diras "kies nur kelkaj specoj" por signifi "nur kelkaj kies specoj". 
— julio-aŭgusto 1962, F.M. Dunn, Esperanto, 680 (7-8), paĝo 134

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligiloj[redakti | redakti fonton]