Kibo (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Transvaal-strato en Wedding, kie troviĝas la kulturkafejo.

La glaciaĵejo-kulturkafejo Kibo en la berlina urbokvartalo Wedding, Transvaalstraße 13 ekzistas ekde junio 2013. Ekde decembro 2013 en Kibo renkontiĝas luda rondo de esperantistoj.

Ofertoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi ofertas glaciaĵon kaj membakitajn kukojn el neartefaritaj ingrediencoj. Multaj ofertoj ankaŭ taŭgas por adeptoj de veganismo kaj uloj kun netolereco de laktozo.

Nomo kaj filozofio[redakti | redakti fonton]

La nomiĝo laŭ la plej alta afrika monto Kilimanĝaro spegulas la aktivan agadon de la posedantoj pliriĉigi la internacian etoson de urbokvartalero, kiu grandparte nur servas por loĝi. Ĝi honoras la fremdlandan fonon de la plejparto de la lokuloj kaj oni ofertas - krom frandaĵoj - ankaŭ kulturajn eventetojn multkulturajn. Sian malfermon al aliaj kulturoj montras la proprietuloj pluse per subteno de la Esperanto-movado, i.a. per la disponigo de manĝokartoj en la Lingvo Internacia.

Luda rondo de esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiun monaton en anoncita sabato okazas luda posttagmezo de Esperantistoj en la kafejo, dum kiu la kafejo ŝanĝiĝas en Esperantujan filion.[1]

En Jubilea Libro 1903-2014 de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio troviĝas prezento de la rondo kaj poemo de la berlina esperantisto Gerd Bussing pri ĝi. Jen la komencaj versoj:

„Ĉiumonate gaja tribo

Kunvenas en Kafejo Kibo

Kaj, evitante tedajn studojn

Preferas ĉiuspecajn ludojn."[2]

La ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Por ripozumado situas tre proksime la ŝatata Popolparko Rehberge.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri tiuj regulaj kunvenoj legeblas en la gazeto de la berlinaj Esperantistoj.
  2. Jessica Grasso: La Luda Rondo en Glaciaĵejo Kibo kaj Gerd Bussing: Ĉiumonate (poemo). En: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, redaktita de Fritz Wollenberg. Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko - Berlino 2017, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 403-405

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]