Kid A

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kid A (angle Infano A) estas la kvara albumo de la angla rok-muzika bando Radiohead, eldonita je 2000. Tutmonde komerca sukceso,[1] Kid A estiĝis platena dum la unua semajno de ĝia eldono en la Unuiĝinta Reĝlando.[2] Malgraŭ la manko de oficiala unuopaĵo aŭ video kiel publikigado, Kid A estiĝis la sola eldono de Radiohead komenci kiel n-ro 1 en Usono.[3] Tiu sukceso agnoskiĝis diverse al unika vendada kampanjo, la frua interreta liko de la albumo,[4]anticipo post la antaŭa albumo de la bando, OK Computer je 1997.[5]

Kid A registriĝis en Parizo, Kopenhago, Gloucestershire kaj Oksfordo kun produktisto Nigel GODRICH. La kantverkado kaj registrado de la albumo estis eksperimenta por Radiohead,[6] ĉar la bando anstataŭis la "himnan" stilon de sia albumo je 1997 OK Computer kun pli sono pli simila al elektronika muziko.[7] Influita de "Krautrock,"[8] ĵazo,[9] kaj dudeka-jarcenta klasika muziko,[10] Radiohead inkludis vastan etendon de instrumentoj en Kid A, anstataŭinte sia pli malnova tri-gitara aranĝo kun klavinstrumentoj, la "Ondes Martenot" (france: ondoj de Martenot, tipo de elektronika muzika instrumento), kaj, en iuj komponaĵoj, kornoj.[8] Kid A ankaŭ enhavas pli minimumajn kaj abstraktajn tekstojn ol la antaŭaj verkaĵoj de la bando.[11] Kantisto Thom YORKE diris, ke la albumo ne intenciĝas kiel "arto" sed reflektas la muzikon, kiun ili aŭskultis tiame.[12] Originala artverko de Stanley DONWOOD kaj Yorke kaj serio de kortaj animitaj filmoj nomitaj "blips" ("pulsoj") akompanis la albumon.

Kid A konsideriĝis kiel unu el la pli kontestaj pop-muzikaj albumoj havi komercan sukceson,[13] kaj ĝi polusigis opinion ĉe ambaŭ amantoj kaj recenzistoj.[6] La albumo gajnis Grammy Award por "Best Alternative Album" ("Plej Bona Alternativ-Muzika Albumo") kaj kandidatis por "Album of the Year" ("Albumo de la Jaro"). Ĝi ankaŭ ricevis laŭdon por enkonduki aŭskultantojn al diversaj stiloj de subtera muziko.[6] Kid A vendiĝis pli ol 1,3 milionoj da kopioj je 2003.[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Radiohead, new album 2000 (Radiohead, nova albumo je 2000). indierock.es. Retrovita je la 17-a de marto 2007. (angle)
  2. BPI Certified Awards (Atestitaj Premioj de BPI). BPI (Brita Gramofona Industrio). Retrovita je la 16-a de majo 2007. (angle)
  3. EVANGELISTA, Benny. CD Soars After Net Release: Radiohead's 'Kid A' premieres in No. 1 slot (KD Altiĝis Post Reta Eldono: 'Kid A' de Radiohead komencas kiel n-ro 1). San Francisco Chronicle. La 12-a de oktobro 2000. Retrovita je la 17-a de marto 2007. (angle)
  4. ZORIC, Lauren. I think I'm meant to be dead ... (Mi pensas, ke mi intenciĝis esti morta ...). The Guardian. La 22-a de septembro 2000. Retrovita je la 18-a de majo 2007. (angle)
  5. NME Christmas Double Issue (La Kristnaska Duobla Numero de NME). NME (Nova Muzika Ekspreso). La 23-a de decembro 2000. Retrovita je la 18-a de marto 2007. (angle)
  6. 6,0 6,1 6,2 REYNOLDS, Simon. Walking on Thin Ice (Paŝado sur Maldika Glacio). The Wire. Julio 2001. Retrovita je la 17-a de marto 2007. (angle)
  7. GILBERT, Ben. accessdate=2007-05-15 Radiohead - "Kid A" Arkivigite je 2007-06-20 per la retarkivo Wayback Machine. Dotmusic. La 29-a de septembro 2000. Retrovita la 15-a de majo 2007. (angle)
  8. 8,0 8,1 ECCLESTON, Danny. (Artikolo pri Radiohead). Q Magazine (Kuo Magazino). Oktobro 2000. Retrovita je la 18-a de marto 2007. (angle)
  9. ZORIC, Lauren. Fitter, Happier, More Productive (Pli Sana, Pli Feliĉa, Pli Produktiva). Juice Magazine (Suko Magazino). La 1-a de oktobro 2000. Retrovita je la 19-a de majo 2007. (angle)
  10. SMITH, Andrew. Sound and fury (Sono kaj Furiozo). The Observer. La 1-a de oktobro 2000. Retrovita je la 19-a de majo 2007. (angle)
  11. 'Kid A' Quotes (Citaĵoj pri 'Kid A') Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine. Citizeninsane.eu. Retrovita je la 19-a de majo 2007. (angle)
  12. Radiohead - Thom Yorke Quotes (Radiohead - Citaĵoj de Thom YORKE). Retrovita je la 17-a de marto 2007. (angle)
  13. Kid A by Radiohead (Kid A de Radiohead) Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine. Metacritic (metacritic.com). Retrovita je la 20-a de majo 2007. (angle)
  14. 428) Kid A Arkivigite je 2007-05-27 per la retarkivo Wayback Machine. Rolling Stone. La 1-a de novembro 2003. Retrovita je la 18-a de majo 2007. (angle)