Kid Ory

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edward „Kid“ Ory (* 25-an de decembro 1886 en LaPlace, Luiziano; † 23-an de januaro 1973 sur Havajo, entombigita en Nov-Orleano) estis Usona muzikisto.

Vivo kaj agado

Post sia muzikista komenco kiel Banĝoludisto kaj provoj per korneto li fariĝis stilforma trombonisto de la novorleano-ĵazo. Unuajn profesiajn prezentojn li faris jam en la aĝo de preskaŭ dek jaroj. Li ludis la stiltipan polifonion, je kiu la glittuba trombono ritme konstrastas kaj akompanas la melodio-liniojn de la trumpeto per mallongaj frazoj; tipaj estas jen la anakruzaj glitsonoj.

Ĉi tiu domo ĉe Jackson Avenue en Nov-Orleano estis en la 1910-aj jaroj la loĝejo de Ory.

Ekde 1912 ĝis 1919 li estris la plej popularan bandon en tuta Nov-Orleano. Multaj muzikistoj de la malnova ĵazo ludis tiutempe kun Ory, inter ili King Oliver, juna Louis Armstrong, kiu anstataŭis Oliver, Johnny Dodds, Sidney Bechet kaj Jimmie Noone.

En 1919 Ory transloĝiĝis laŭ konsilo de sia kuracisto en la pli varma Kalifornion. Kune kun aliaj muzikistoj el Nov-Orleano li tiam ludis sub la nomo „Kid Ory’s Creole Orchestra“ ĉe la usona okcidenta marbordo. En 1922 ĝi estis la unua nigrula bando, kiu eldonis sondiskon (tamen sub la kaŝnomo „Spike’s Seven Pods of Pepper Orchestra“), inter alie kun komponaĵoj kiel „Ory’s Creole Trombone“ kaj„Society Blues“.

En 1925 Ory transloĝiĝis al Ĉikago kaj ludis tie regule kun King Oliver, „Hot Five“ kaj „Hot Seven“ de Louis Armstrong, Jelly Roll Morton kaj kelkaj aliaj bandoj el la ĉirkaŭaĵo, ekz. ĉe Boyd Atkins. Dum la Granda Depresio Ory plejpare retiriĝis de la muzikscenejo kaj entreprenis kun sia frato kokobredejonfarm. Kadre de la Diksilando-revivigo de la 1940-aj jaroj li revivigis sian „Creole Orchestra“ en 1943 kaj aktivis kiel muzikisto je koncertoj kaj sonregistraĵoj ĝis sia finfina retiriĝo el la muziko en la jaro 1966.

Gravaj komponaĵoj

  • Muskrat Ramble
  • Ory’s Creole Trombone
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kid Ory » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.