Kievo

El Vikipedio
(Alidirektita el Kiev)
Saltu al: navigado, serĉo
Kievo
ukraine: Київ, ruse: Киев
urbo kun aparta statuso
Placo de Sendependeco
Kyiv flag.png
Flago
Kiew-city-COA.PNG
Blazono
Oficiala nomo: Київ
Lando Flago de Ukrainio  Ukrainio
Provinco Kieva provinco
Historiaj regionoj
Metroo Metroo de Kievo
Memorindaĵoj
Rivero Dnepro
Situo Kievo
 - alteco 179 m s. m.
 - koordinatoj 50°27′00″N 30°31′25″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.45 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.45°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 50.45; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Kievo)
Areo 839,00 km² (83 900 ha)
Loĝantaro 2 718 100 (2006)
Denseco 3 239,69 loĝ./km²
Ravino Babij Jar
Unua skribmencio 882
Primatoro Leonid Ĉernoveckij
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 01000—06999
Telefona antaŭkodo +380-44
KOATUU 8000000000
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kyiv
Retpaĝo: www.kmv.gov.ua
Panoramo de Kievo
Ĥreŝĉatik, la ĉefa strato en Kievo

KievoKijivo (ukraine Київ/Kijiv, ruse Киев/Kiev) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ukrainio. Ĝi plej verŝajne havas ĉirkaŭ 4 milionojn da loĝantoj, kvankam la popolnombrado en 2008 oficiale registris nur 2,8 milionojn da loĝantoj.

La urbo situas en la nordo de Ukrainio, sufiĉe proksime al la landlimo kun Belorusio (en la direkton de Homel). La urbon trairas la rivero Dnepro.

Enhavo

Historio [redakti]

Kievo estis fondita inter la 5-a kaj la 6-a jarcento.

Geografio [redakti]

Kievo etendiĝas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Dnepro, kiu fluas suden tra la urbo, en la direkton de la Nigra Maro. La plej malnova urboparto situas en la dekstra flanko (okcidente de la rivero); dum la 20-a jarcento, la urbo plivastiĝis kaj oni ekloĝis ankaŭ la maldekstran flankon (oriente de la rivero). Parto el tiu lando estas protektita de digoj.

Klimato [redakti]

La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 621 mm. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 8 °C.

La urbo havas kontinentan klimaton. La plej varmaj monatoj estas junio, julio kaj aŭgusto, kiam la maksimumaj temperaturoj varias inter 13,8 kaj 24,8 °C; la plej malvarmaj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro, kiam ili varias inter -4,6 kaj -1,1 °C. Kievo kaj la ĉirkaŭaj regionoj estas kovritaj de neĝo ĝenerale ekde la mezo de novembro ĝis la fino de marto.

Ekonomio [redakti]

Ĉirkaŭ 10% de ukraina ekonomio estas en Kievo.

Vidindaĵoj [redakti]

La plej fama strato en la urbo nomiĝas Ĥreŝĉatik.

En Kievo estas multe da preĝejoj, monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj. La urbo aldone havas 27 muzeojn kaj 25 teatrojn.

Transportado [redakti]

Tramoj en Kievo
Metroo en Kievo

Urba transporto [redakti]

En Kievo oni uzas krom metroo ankaŭ aŭtobusojn, tramojn kaj trolebusojn. Oftaj estas ankaŭ marŝrutkoj.

Metroo [redakti]

La urbo posedas tri metroajn liniojn, karakterizitaj per la koloroj ruĝa, verda kaj blua. Kvara linio estas konstruata kaj kvina estas jam planita. La metrosistemo entute longas 54,8 kilometrojn, kaj ĝiaj stacioj estas rimarkinde profundaj. Vidu detalan artikolon pri metroo en Kievo.

Trajna transporto [redakti]

Ĉefa stacidomo Kyjiv-Pasažyrskyj (Київ-Пасажирський) estas la plej grava stacidomo en Kievo. De ĝi veturas trajnoj interalie al Moskvo kaj Krimeo. Ne mankas ankaŭ konekto al Berlino kaj Varsovio (unu direkta konekto) aŭ al Bratislava.

Sporto [redakti]

La ĉefaj futbalaj teamoj estas Dinamo Kiev, kiu ludas en la stadiono Dinamo Lobanovskij, kaj Arsenal Kiev, origine konata kiel CSKA Kiev, kiu ludas en la stadiono Olimpijskij. Tiu ĉi lasta stadiono gastigis la finan matĉon kadre de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kiun kunorganizis Ukrainio kaj Polio: la hispana teamo venkis tiun matĉon kontraŭ la itala.

Alia tre populara sporto en Kievo estas skermo.

Famuloj [redakti]

Partneraj rilatoj [redakti]

La urbo havas amikajn rilatojn inter alie kun

Krome la urboparto Peĥersk aparte havas partnerajn rilatojn kun

Esperanto [redakti]

En Kievo estas pluraj esperantaj kluboj: Ek!, Ora Pordego, kaj la Klubo de Volodimir Soroka "Septima".

En Kievo loĝis, interalie, la esperantistoj Mikaelo Gabrielo kaj Vasilij Devjatnin.

Ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 okazis en Kievo la 67-a IJK.

Bildgalerio [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Mapo de Kijiva metroo

E-kluboj en Kijivo:

Ekstera ligilo    Esperanto-klubo Ek! (ukraine)
Ekstera ligilo    Esperanto-klubo Ora Pordego (Esperante)
Ekstera ligilo    Esperanto-klubo en "KPI" (ukraine)