Kieva stacidomo (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kieva stacidomo
Originala nomo Киевский вокзал
kapostacio • historia loko
Situo
Lando Rusio Rusio
Geografia situo 55° 44′ 34″ N, 37° 33′ 57″ O (mapo)55.742937.565871Koordinatoj: 55° 44′ 34″ N, 37° 33′ 57″ O (mapo)
Kieva stacidomo (Moskvaj centraj diametroj)
Kieva stacidomo (Moskvaj centraj diametroj)
DEC
Kieva stacidomo
Kieva stacidomo
Kieva stacidomo
Situo de Kieva stacidomo
Map
Kieva stacidomo
Ecoj
Vendo de vojaĝbiletoj jes
Trakoj 12
Kajoj 11
Historio
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Rusiaj Fervojoj
Kodo ESR 198103
Kodo Ekspress-3 2000007
Ligita transporto Metroo:

030 Kijevskaja
040 Kijevskaja
050 Kijevskaja
Aŭtobusoj: 77, 91, 119, 157, 205, 240, 791, 818, 900c
Trolebusoj: 17, 34, 39, 132

En TTT Kieva stacidomo ĉe "ESR"
Kieva stacidomo ĉe "Ekspress"
vdr

Kieva stacidomo (Kijevskij vokzal, ruse Киевский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Kijevskaja" de Moskva fervojo.

Ĝi situas laŭ adreso: placo de Kieva stacidomo, domo 1.

De la stacio forveturadas trajnoj laŭ sud-okcidenta direkto, plejparte ĝis urboj de Ukrainio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua ligna unuetaĝa konstruaĵo de Kieva stacidomo (ĝis 1934 - Brjanska (Brjanskij) stacidomo) estis konstruita en 1899 sur loko kie antaŭe lokiĝis bedaroj. Tiam estis konstruita ankaŭ nova ponto trans Moskva-rivero

Nuntempa stacidomo estis konstruita en 1914 - 1917 jaroj laŭ projekto de Ivan Rerberg kaj Vjaĉeslav Oltarĵevskij. En 1934 la stacidomo akiris sian nunan nomon. Ekde 1937 tie funkcias metroo (unua el tri stacioj - "Kijevskaja" - estis malfermita la 20-an de marto 1937, aliaj du aperis dum 1950-aj jaroj); arkitekto de la unua metrostacio — Dmitrij Ĉeĉulin — en 1940 - 1945 aldonis al Kieva stacidomo alkonstruaĵon por biletvendejoj kaj metroan vestiblon. Tiom multe da metrostacioj estas kaŭzita de ekzistanta ideo pri organizado de propla elveturejo por Josif Stalin el Kremlo al lia apudmoskva daĉo ne realigita pro morto de Stalin en 1953[1].

En 1976 estis konstruitaj novaj ejoj por aŭtomata depono de provizo.

Arkitekturo kaj teknikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Varfo kaj kajoj

Kieva stacidomo estas ĉefa konstruaĵo de placo. Ĝia fasado estas orientita al centro de urbo. De la placo bone videblas ĝia turo kun horloĝo (alteco 51 m), dekorita per skulptaĵoj de agloj. Sur la konstruaĵo estas skulptaĵoj, reprezentantaj industrion kaj agrikulturon de sudaj regionoj.

Al ĉefa konstruaĵo aliĝas varfo (rekonstruita en 2003 - 2004). Spaco super la kajoj estas kovrita per grandega arka kovrilo kun formo de parabolo (28 metrojn alta, longas 321 m, pezas pli ol 1250 tunoj).

Kieva stacidomo havas 11 kajojn kaj 12 pasaĝerajn trakojn.

Trajnoj[redakti | redakti fonton]

De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis jenaj lokoj:

Lando Loko Trajnoj
Rusio Brjansk 9-10, 99-100 "Ivan Paristij"
Rusio Klimov 85-86
Ukrainio Kievo 1-2 "Stoliĉnij Ekspres", 3-4 "Kijev", 5-6 "Ukraina", 21-22, 41-42
Ukrainio Odesa 23-24 "Odesa", 33-34
Ukrainio Ĥmelnicko 55-56
Ukrainio Mikolajivo 61-62
Ukrainio Lvivo 73-74
Ukrainio Kovel 77-78 "Volinj"
Ukrainio Ĵmerinka 89-90
Ukrainio Sumio 117-118 "Ivan Koĵedub"
Moldavio Kiŝinevo 47-48, 65-66, 341-342
Hungario Budapeŝto 15-16
Bulgario Sofio 59-60

Apudurbaj elektrotrajnoj[redakti | redakti fonton]

Fervojoj apud Kieva stacidomo

Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Naro-Fominsk, Obninsk, Malojaroslavec, Kaluga kaj aliaj.

Trajno "Aeroexpress" forveturanta de Kieva stacidomo kunligas Moskvon kun flughaveno "Vnukovo".

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Placo de Kieva stacidomo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ libro "Москва за Садовым кольцом"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]