Kievo
| Kievo | |||
| ukraine: Київ, ruse: Киев | |||
| urbo kun aparta statuso | |||
|
Placo de Sendependeco
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Київ | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Kieva provinco | ||
| Historiaj regionoj | Kieva Regno, Granda litova duklando, Lublina Unio | ||
| Metroo | Metroo de Kievo | ||
| Memorindaĵoj |
5
|
||
| Rivero | Dnepro | ||
| Situo | Kievo | ||
| - alteco | 179 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°27′00″N 30°31′25″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.45 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.45°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 839,00 km² (83 900 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 718 100 (2006) | ||
| Denseco | 3 239,69 loĝ./km² | ||
| Ravino | Babij Jar | ||
| Unua skribmencio | 882 | ||
| Primatoro | Leonid Ĉernoveckij | ||
| Horzono | OET (UTC+2) | ||
| - somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
| Poŝtkodo | 01000—06999 | ||
| Telefona antaŭkodo | +380-44 | ||
| KOATUU | 8000000000 | ||
| Retpaĝo: www.kmv.gov.ua | |||
Kievo aŭ Kijivo (ukraine Київ/Kijiv, ruse Киев/Kiev) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ukrainio. Ĝi plej verŝajne havas ĉirkaŭ 4 milionojn da loĝantoj, kvankam la popolnombrado en 2008 oficiale registris nur 2,8 milionojn da loĝantoj.
La urbo situas en la nordo de Ukrainio, sufiĉe proksime al la landlimo kun Belorusio (en la direkton de Homel). La urbon trairas la rivero Dnepro.
Enhavo |
[redakti] Historio
Kievo estis fondita inter la 5-a kaj la 6-a jarcento.
[redakti] Geografio
Kievo etendiĝas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Dnepro, kiu fluas suden tra la urbo, en la direkton de la Nigra Maro. La plej malnova urboparto situas en la dekstra flanko (okcidente de la rivero); dum la 20-a jarcento, la urbo plivastiĝis kaj oni ekloĝis ankaŭ la maldekstran flankon (oriente de la rivero). Parto el tiu lando estas protektita de digoj.
[redakti] Klimato
La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 621 mm. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 8 °C.
La urbo havas kontinentan klimaton. La plej varmaj monatoj estas junio, julio kaj aŭgusto, kiam la maksimumaj temperaturoj varias inter 13,8 kaj 24,8 °C; la plej malvarmaj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro, kiam ili varias inter -4,6 kaj -1,1 °C. Kievo kaj la ĉirkaŭaj regionoj estas kovritaj de neĝo ĝenerale ekde la mezo de novembro ĝis la fino de marto.
[redakti] Ekonomio
Ĉirkaŭ 10% de ukraina ekonomio estas en Kievo.
[redakti] Vidindaĵoj
La plej fama strato en la urbo nomiĝas Ĥreŝĉatik.
En Kievo estas multe da preĝejoj, monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj. La urbo aldone havas 27 muzeojn kaj 25 teatrojn.
- Katedralo de Sankta Sofia
- Monaĥejo de la Grotoj
- Preĝejo Sankta Andreo
- Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj
- Domo kun ĥimeroj
- Babij Jar
[redakti] Transportado
[redakti] Urba transporto
En Kievo oni uzas krom metroo ankaŭ aŭtobusojn, tramojn kaj trolebusojn. Oftaj estas ankaŭ marŝrutkoj.
[redakti] Metroo
La urbo posedas tri metroajn liniojn, karakterizitaj per la koloroj ruĝa, verda kaj blua. Kvara linio estas konstruata kaj kvina estas jam planita. La metrosistemo entute longas 54,8 kilometrojn, kaj ĝiaj stacioj estas rimarkinde profundaj. Vidu detalan artikolon pri metroo en Kievo.
[redakti] Trajna transporto
Ĉefa stacidomo Kyjiv-Pasažyrskyj (Київ-Пасажирський) estas la plej grava stacidomo en Kievo. De ĝi veturas trajnoj interalie al Moskvo kaj Krimeo. Ne mankas ankaŭ konekto al Berlino kaj Varsovio (unu direkta konekto) aŭ al Bratislava.
[redakti] Sporto
La ĉefaj futbalaj teamoj estas Dinamo Kiev, kiu ludas en la stadiono Dinamo Lobanovskij, kaj Arsenal Kiev, origine konata kiel CSKA Kiev, kiu ludas en la stadiono Olimpijskij. Tiu ĉi lasta stadiono gastigos la finan matĉon kadre de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kiun kunorganizos Ukrainio kaj Polio.
Alia tre populara sporto en Kievo estas skermo.
[redakti] Partneraj rilatoj
La urbo havas amikajn rilatojn inter alie kun
la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio
Krome la urboparto Peĥersk aparte havas partnerajn rilatojn kun
la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino
[redakti] Esperanto
En Kievo estas pluraj esperantaj kluboj: Ek!, Ora Pordego, kaj la Klubo de Volodimir Soroka "Septima".
En Kievo loĝis, interalie, la esperantistoj Mikaelo Gabrielo kaj Vasilij Devjatnin.
Ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 okazis en Kievo la 67-a IJK.
[redakti] Bildgalerio
-
Majdan Nezaleĵnosti, t. e. Placo de Sendependeco (atentu la ege internacian vorton "majdan", el persa deveno)
-
Kievo-Peĉerska Laŭro kaj rivero Dnepro
[redakti] Eksteraj ligiloj
E-kluboj en Kijivo:
Esperanto-klubo Ek! (ukraine)
Esperanto-klubo Ora Pordego (Esperante)
Esperanto-klubo en "KPI" (ukraine)
|
||||
|
||||||