Kikerbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Falafel.JPG

Kikerbulojfalafloj; (arabe: فلافل [faLAfel]; hebree: פָלָאפֶל) estas vegetara manĝaĵo kiu konsistas el frititaj buletoj de pistitaj kikeroj. Ĝi precipe estas manĝata en Hindio, Pakistano kaj la Mezoriento.

En la okcidento kikerbuloj nuntempe ankaŭ estas vendataj en vendejoj de turnkebabo kiel speco da rapidmanĝaĵo. Plejofte ĝi estas vendata en bulko (pitabulkoturka bulko, kun salato kaj saŭco) aŭ kiel pladomanĝo (plejofte kun saŭco, salato kaj terpomfingroj). La saŭcoj kiuj estas surtabligataj kun kikerbuloj estas humuso, cepo-saŭco, jogurto-saŭco, ajlo-saŭco aŭ iu pikanta saŭco.

En la Mezoriento falafloj ankaŭ estas farataj el sekigitaj faboj, eventuale kun manpleno da kikeroj enmiksita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]