Kikuja lingvo
El Vikipedio
| Kikuja lingvo | ||
| Gĩgĩkũyũ | ||
| Parolata en | Kenjo | |
| Parolantoj | 7,180,000 | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
Niĝerkonga lingvaro
|
||
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | ki | |
| ISO 639-2 | kik | |
| ISO 639-3 | kik | |
| SIL | KIU | |
| Vikipedio | ||
La kikuja lingvo (Kikuyu aŭ Gikuyu) estas bantua lingvo en Kenjo larĝe disvastiĝinta, kiu estas parolata de prokismume 5,5 milionoj da homoj. La bantuaj lingvoj estas la plej granda subbranĉo de la niger-kongo-lingvoj.
La kikuja lingvo estas parolata inter Njero (Nyeri) kaj Najrobo (Nairobi). Ĝi estas unu el la kvin lingvoj de la tagiĉa subgrupo de la bantuaj lingvoj, kiu etendiĝas de Kenjo al Tanzanio. La kikuja lingvo ampleksas plurajn dialektojn, kiuj estas reciproke kompreneblaj, inter ili la ndia, sud-kikuja, matira, giĉuga kaj nord-kikuja dialektoj. La kikuja lingvo montras grandan similecon kun la emba kaj la kamba lingvoj, kiuj apartenas al la sama Guthrie-grupo E20.