Kilchberg BL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BL en Kilchberg BL staras por la svisa Kantono Bazelo Kampara. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kilchberg..

Kilchberg
Blazono de Kilchberg
Kilchberg
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 25′ 32″ N 7° 53′ 56″ O / 47.42556 °N, 7.89889 °O / 47.42556; 7.89889 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 32″ N 7° 53′ 56″ O / 47.42556 °N, 7.89889 °O / 47.42556; 7.89889 (mapo)
Areo 1,59 km²
Alteco 571 m super marnivelo
Poŝtkodo 4496
Komunumkodo 2851
Mapo de Kilchberg
vdr

Pri la komunumo

Kilchberg estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 131 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Kilchberg situas sur monteto kun alteco de 571 m s.m. ĉe la okcidenta bordo de la rivero Eibach en la tiel nomita Eivalo, flanka valo de la Ergolzvalo. Kun nur 131 loĝantoj la komunumo estas laŭ loĝantaro la plej malgranda komunumo de Kantono Bazelo Kampara.

Komunuma administrado

Kilchberg havas komunumadministracian kooperativon kun la najbaraj komunumoj Rünenberg kaj Zeglingen. La komuna komunuma adminstrejo situas en 4495 Zeglingen.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Kilchberg limas en nordokcidento al Rünenberg, en nordoriento al Tecknau, en oriento al Wenslingen, kaj en sudo al Zeglingen.

Trafiko

Kilchberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per buso ek de la stacidomoj de Gelterkinden kaj de Tecknau.

Historio

La unua dokumenta mencio de Kilchberg datiĝas el la jaro 1226 kiel Chilhperc.

En diversaj lokoj sur la teritorio de la komunumo Kilchberg oni trovis objektojn el la neolitiko, kiu atestas pri jam frua homa setlado en la vilaĝo. Apud la hodiaŭa pastrejo oni trovis restaĵojn de romia bieno. Poste sur la teritorio de Kilchberg situis franka bieno kun la aŭtonom-preĝejo Martin-Patrozinium. Tiu preĝejo estis la origino de la nomo de la vilaĝo. En la jaro 1461 Kilchberg fariĝis posedaĵo de la urbo Bazelo kaj estis atribuita al la senjorujo Farnsburg. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo Kilchberg estis atribuita al la tiama distrikto Gelterkinden, kaj ek de 1814 ĝi estas parto de la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Kilchberg

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto