Kilikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kilikso
eponimo • rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Kilikio
Patro Agenoro
Patrino Telefaso
Gefratoj KadmoEŭropa • Phoenix
Infanoj Taso • Thebe
vdr

Kilikso, (helene Κίλιξ, latine Cilix) en la helena mitologio filo de la sidonia reĝo Agenoro.


Liaj gefratoj estis:

Kiam Zeŭso forrabis lian fratinon Eŭropon, forvojaĝis kun siaj fratoj Foinikso kaj Kadmo serĉi ŝin. Sed pri serĉado baldaŭ rezignis kaj kiam li venis ĝis nuntempa sudorienta Malgranda Azio, plaĉis al li kaj firme ekloĝis tie. Fondis tie burgon kaj reĝolandon, kiun pli poste oni nomis per lia nomo Kilikio. Onidire en la malnovepoko tio estis la plej negastama lando en la mondo, plie fama pro maraj rabistoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kilix en la ĉeĥa Vikipedio.