Killeen
Killeen estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto Bell. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 31° 06′ N 97° 43′ U / 31.100 °N, 97.717 °U (mapo)Koordinatoj: 31° 06′ N 97° 43′ U / 31.100 °N, 97.717 °U (mapo)
- Areo: 274 km²
- Loĝantaro: 141.752 (en 2011)
- Supermara alteco: 300 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodoj: 76540-76549
- Telefonkodoj: 254
Geografio
Killeen situas sur malalta montetaro en la suda landparto de Usono, en la meza parto de Teksaso.
Historio
Dum konstruado de fervojo en 1872 naskiĝis deponejo kaj estis nomita pri funkciulo de fervojo Frank P. Killeen. La trajno allogis homojn el la ĉirkaŭaĵo. Komence de la 20-a jarcento ponto donis pluajn evoluojn. Ĝis la 1940-aj jaroj Killeen restis relative malgranda kaj izola farmocentro, sed tiu ŝanĝiĝis draste post 1942, kiam estis kreita soldata bazo. En la ĉirkaŭaĵo draste malpliiĝis la kultivado kaj prilaboro de kotonoj sed la komercado prosperis. Post la 2-a mondmilito la soldatoj restis, ekzemple tie deĵoris Elvis Presley. La soldata bazo daŭre partoprenas en militoj en Irako, Afganio, ktp.
Trafiko
Killeen havas malgrandan regionan flughavenon. Ĉefvojo kaj trajno trakuras la urbegon inter Temple kaj Lubbock.
Ĝemelurboj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio