Kilovathoro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Kilovathoro (mallonge kWh) estas unuo de laboro aŭ energio.

kWh ne estas SI-unuo, ĉar tio estas la Ĵulo (J). Ĵulo estas la samo kiel vatsekundo (Ws). Ĉar kilo signifas mil kaj estas 3600 sekundoj en horo, kWh gelijk egalas 3.600.000 J, aŭ 3,6 MJ.

La difino de kWh estas: la laboro kiu estas farata aŭ la energio kiu estas uzata kiam povumfonto devas liveri kilovaton (1000 vatojn) dum unu horo.

Ĉar ĵulo estas tre malgranda, la neoficiala kWh ofte estas uzata, ekzemple en fakturo por liverado de elektro. Krom tio (escepte por la elektrofakturo) la gigaĵulo pli kaj pli estas uzata.

Ekzemplo: inkandeska lampo de 100 vatoj kiu lumas dum dek horoj konsumas unu kilovathoron.

La kostoj por la produkto de unu kWh da elektro estas ĉ. 4 eŭrocendoj por elektrocentralo kiu estas hejtigata per tergasokarbo, kaj 5-8 eŭrocendoj, depende de la situo de la ventoturbino, por ventenergio (2003). La prezo por konsumantoj tamen estas multe pli alta.