Kilto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dancisto en kilto dum la Altlandaj Ludoj
Dancistino en kilto

Kilto estas el lano teksita, malantaŭe faldita vind-jupo kiun ĉefe viroj portas en Skotio. La longo estas tia, ke la kilt tuŝas la genuojn, sed la portanto genuiĝanta, la kilto ne devas tuŝi la plankon. Tradicie la kilto estas por viroj, virinoj portas tiel nomataj kilted skirts, kiltecaj jupoj kiuj povas esti pli longaj aŭ pli mallongaj ol veraj kiltoj.

Historio

La nuna kiel kilto (fèileadh beag, malgranda plejdo) konata vestaĵo estis elpensita en 1725 de la angla fabrikposedanto Thomas Rawlinson. Ĉar en sia ŝtalfabriko li estis dunginta kelkajn skotojn, kaj pensis ilin endanĝeritaj pro la porto de la volumena plejdo, li mallongigis la great belted plaid (fèileadh mor, granda plejdo) kaj kunkudrigis la faldojn en la vestaĵo.

Pri certeco de la plejdo kiel vestaĵo oni certas nur ekde la 16-a jarcento. Ĝi kreiĝis, kiel indikas la nomo, el kovrilo, kiujn komence de la 17-a jarcento, skotoj portis sur la ŝultro super siaj kiteloj, nomitaj cotte. Iom poste oni trovas la vorton por nomi la ŝtofon el kiu estis farita la vestaĵoj de la skota armeo dum la popolmilito de 1693: ŝtrumpoj, pantalonoj kaj kamizoloj. El tekstoj el tiu epoko tamen evidintiĝas ke ili estis unue unukolora kaj ne kvadratitaj.

Sciindaĵoj

La porto aŭ neporto de subvestoj sub la kilto estas foje temo de debatoj. Iuj pensas ke necesas porti subvestojn en ĉiuj cirkonstancoj, kaj se oni ne faras tion, temas pri formo de ekshibicio aŭ eĉ pri sibarismo. Aliuloj kontraŭas ke oni neniam portu subvestojn, ĉar tio kontraŭus la tradicion. La plejmultaj kiltoportantoj havas sian propran preferon, kaj ĝenerale ne zorgas pri kio la aliaj povas porti - aŭ ne porti - sub iliaj kiltoj. La uniformoj kiujn portas anoj de kelkaj militistaj regimentoj ne toleras subvestojn; la porto de la kilto sen subvestoj estas tiel ofte nomita "regimenta".

En iuj cirkonstancoj, subvestoj povas esti necesaj. Ekzemple kiam oni dancas aŭ sportas, kiel dum la "Highland Games" (Altlandaj Ludoj). Estas ofte malfacile al iu, kiu ne kutimas la porton de kilto, konservi sian dececon, kiam li portas ĝin "regimente", ĉefe dum ventego. Unu el la unuaj kilto-fabrikistoj, kaj ankaŭ la plej malnova perpoŝtvendejo de Skotlando, proponas subvestojn specifajn por kiltoj, sed la plejmultaj kiltoportantoj preferas uzi tradiciajn kalsonojn aŭ subvestojn.

Fine, la decido porti, aŭ ne porti, subvestojn ĉiam revenas al la kiltoportanto. Ĉiel, tio, kion ĝentlemano portas sub sia kilto, rigardas nur lin mem. Ekzistas neskribita regulo, laŭ kiu viro bonedukita estu diskreta pri la afero. Tiel, respondo al la demando pri ĉi tiu temo ebligas konjekton de la respondo, sed malofte respondas rekte.

Eblaj respondoj estas:

  • "nothing is worn" (nenio estas portata/difektita - en la angla worn signifas samtempe vestaĵo portata kaj io difektita).
  • "ĉio perfekte funkcias"
  • "ŝuoj kaj ŝtrumpoj"

Eksteraj ligiloj