Kim Campbell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Ĉefministro Avril Phaedra Douglas Campbell, PK, RK, LLB, LLD (h.c.) kutime konata kiel Kim Campbell (naskiĝis la 10-an de marto 1947), estis la 19-a Ĉefministro de Kanado de la 25-a de junio ĝis la 4-a de novembro 1993. Ŝi estas, ĝis nun, la sola virino kiu iam havis ĉi tiun postenon, kaj ŝi estis la tria virino kiu servis kiel registarestro en Nordameriko (post Eugenia Charles de Dominiko kaj Violeta Chamorro de Nikaragvo). Ŝi ankaŭ estis la dua virino kiu rajtis reprezenti sian landon ĉe kunsido de la Grupo de Sep (post Brita Ĉefministrino Margaret Thatcher). Laŭ kanada kutimo, kiel iama Ĉefministro, ŝi portas la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.

Vivofono

Campbell naskiĝis en Port Alberni, Brita Kolumbio kiel filino de George Campbell kaj Phyllis "Lissa" Cook. Ŝia patrino forlasis la familion kiam Kim havis 12 jarojn, lasante Kim kaj ŝian fratinon Alix sub la prizorgo de la patro. Ŝi neniam aparte ŝatis la nomojn kiujn ŝi ricevis de siaj gepatroj kaj sekve adoptis la antaŭnomon Kim kiel junulino.

Ankoraŭ kiel infano Campbell estis gastiganto kaj raportisto de infanprogramo de la KDK Junior Television Club.

Ŝi gajnis diplomon B.A. en la fako politika scienco de la Universitato de Brita Kolumbio (kie ŝi estis membro de la fratinaro Kappa Alpha Theta) kaj daŭrigis (sed ne finis) studadon cele al doktoriĝo pri la temo de Soveta Registaro ĉe la Londona Lernejo de Ekonomiko. Ŝi post perstudis, en la jaro 1993, diplomon LL.B. de la Universitato de Brita Kolumbio. Ŝi sukcesis eniri la advokataron de Brita Kolumbio en 1984, kaj ŝi praktikis juron en Vankuvero ĝis 1986.

Campbell edzigis Nathan Divinsky en 1972. Dum iliaj geedzaj jaroj Campbell prelegis pri politikia scienco ĉe la Universitato de Brita Kolumbio kaj ĉe la Vankuvera Komunuma Kolegio. Kiam ŝi ankoraŭ studis juron Campbell ekagis politike kiel konsilanto de la Vankuvera Lerneja Konsilio kaj fariĝis, en 1983, konsilia prezidanto; ŝi servis kiel konsilia vicprezidanto ĝis 1984. Entute ŝi estis ano de tiu konsilio, kiun Divinsky mem pli frue prezidis, de 1980 ĝis 1984. Campbell kaj Divinsky eksedziĝis en 1986, kaj Campbell fariĝis edzino de Howard Eddy en 1986, kaj restis tia ĝis mallonge antaŭ ol ŝi fariĝis ĉefministrino. She nuntempe havas komunleĝan edzecon kun Hershey Felder, aktoro, verkisto de teatraĵoj, komponisto, kaj koncert-pianisto. Ŝi ne havas proprajn infanojn sed tenas proksimaj rilatojn kun Pamela, la filino de Nathan Divinsky.

Politika vivo

Campbell malsukcese penis kapti la estradon de la Soci-Kredita Partio de Brita Kolumbio en la somero de 1986 (ŝi ricevis nur dekon da voĉoj de delegitoj), sed en oktobro de 1986 ŝi ja sukcesis elektiĝi deputito de la Leĝdona Asembleo de Brita Kolumbio kiel soci-kredita reprezentanto de la elekto-distrikto Vancouver-Point Grey.

Kelkajn jarojn poste Campbell demisiis de sia posteno en la leĝdona asembleo por konkursi en la Kanada federacia balotado de 1988 kiel kandidata reprezentanto de la Progresisma Konservativa Partio por la elektodistrikto Vankuvero Centra, en la urbocentro de Vankuvero. Ŝi gajnis kaj tuj fariĝis ano de la kabineto. Ŝia unua tasko estis la estraro de la Ministerio pri Indianaj Aferoj kaj Norda Evoluo (1989-1990); poste ŝi fariĝis la unua Justica Ministroino de Kanado kaj Prokuroro (1990-1993). Ĉefministro Mulroney poste elektis ŝin la unua Ministrino de Nacia Defendado kiam li ŝanĝis sian kabineton en 1993.

Ĉefministro

Federacia balotado de 1993

Post-politika kariero

Legaco

Honoroj

Honoraj diplomoj

Eksteraj ligiloj

25-a Ministerio - Registaro de Kim Campbell
Kabineta Posteno
Antaŭulo Posteno Posteulo
Brian Mulroney Ĉefministro de Kanado
(1993)
Jean Chrétien
24-a Ministerio - Registaro de Brian Mulroney
Kabinetaj Postenoj (2)
Antaŭulo Posteno Posteulo
Marcel Masse Ministro de Nacia Defendado
(1993)
Tom Siddon
Doug Lewis Justica Ministro
(1990–1993)
Pierre Blais
Antaŭulo:
Brian Mulroney
Estro de la Progresisma Konservativa Partio
1993
Posteulo:
Jean Charest
Antaŭulo:
Pat Carney
Deputito por Vankuvero Centra
1988–1993
Posteulo:
Hedy Fry