Kim J. Henriksen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kim J. Henriksen

Kim J. HENRIKSEN - Kimo (naskiĝis la 28-an de oktobro 1960 en Kopenhago) estas dana esperantisto. Denaskulo, legenda personeco de la junulara Esperanto-movado kaj de esperanta rokmuziko en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, ĉefa etoso-kreanto de multaj IJK-oj kaj IS-oj. Li havas filon Villads Bugge Bang.

Muziko

Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996 kiu unue nomiĝis Brokantaĵoj. La nomon Esperanto Desperado li elpensis pro intervjuo kiun li faris kun fama dana kantisto, kiu diris ke ĉar Esperanto malsukcesis li verkis kanton en Desperado. Li estis kantisto kaj akordionisto en tiu grupo. En 1982 li estis ano de la grupo Amplifiki kun Bertilo Wennergren kaj Micke Englund. Li verkis kaj kantis la plej faman kaj popularan kanton de esperanta rokmuziko: 'Sola'.

Li ankaŭ ludis en Hungara/Dana Amikec' Fortec' Grupo meze de la 80-aj jaroj.

En aŭtuno 2005 li kunfondis la muzikensemblon Hotel Desperado kun Brian Laustsen, Nis Bramsen kaj Mark Dziwornu el Esperanto Desperado.

Postenoj en Esperanto-asocioj

Li estis prezidanto de la Dana Esperanto-Asocio ekde 1995 ĝis 2002. Li estis prezidanto de Kopenhaga Esperanto-Klubo ekde 2005 ĝis 2007. Li estas estrarano de la Esperanto-Klubo de Malmö ekde 2007.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Trovu « Kim J. Henriksen » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»