Kim Kardashian
Kimberly Noel „Kim“ KARDASHIAN (21-an de oktobro 1980 en Los Angeles, Kalifornio) estas realeca televida stelulino, modelo, aktorino kaj entreprenistino en Usono.
Patro de Kardashian estis armena, ŝia patrino havas skotajn-nederlandajn praulojn. Lia patro estis la mortinta elstara advokato Robert „Rob“ Kardashian (1944–2003), strikta fidulo de O. J. Simpson kaj membro en la defenda teamo dum ties juĝproceso. Lia stiftopatro estas Bruce Jenner, venkinto de ormedalo en dekatlono dum la Somera olimpiko de 1976 en Montreal.
Kardashian estis konata pro la familia realeca televida soapo Keeping Up with the Kardashians, en kiu patroprenis ŝia tuta familio. Ŝi ankaŭ aperis en diversaj amuzprogramoj, parolskeĉoj kiel en Larry King Live, The Simple Life, Late Show with David Letterman, Jimmy Kimmel Live!, The Tonight Show kaj Dancing with Stars.
Kiel aktorino ŝi ludis etajn rolojn en Beyond the Break, How I Met Your Mother kaj Disaster Movie.
Ŝi fifamiĝis en 2007, kiam Vivid Entertainment Group aperigis privatan seksan videon pri Kardashian kun kantisto Ray J. La entrepreno pagis 5 milionojn da usonaj dolaroj por ĉesisgi la juĝproceson.
Ŝi havas butikĉenon D-A-S-H kun ŝiaj fratinoj Khloé kaj Kourtney.
Ŝi estis geedziĝanta de 2000 ĝis 2004 kun muzikproduktisto Damon Thomas. Ŝi geedziĝis en 2011 kun NBA-ludisto Kris Humphries (New Jersey Nets).