Kimberley (Sud-Afriko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kimberley estas grandurbo en Sud-Afriko. Ĝi estas ĉefurbo de provinco Norda Kablando, krome anglikana kaj romkatolika diocezoj.

Mapo de Sud-Afriko, kie Kimberley situas meze

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kimberley situas sur altebenaĵo en mezo de la lando. Bloemfontein troviĝas 146, Welkom 210, Johanesburgo 432, Pretorio 480, Port Elizabeth 587, Durbano 619, Richards Bay 715, Kaburbo 834 km.

Granda mineja kavo nomata Granda Truo en Kimberley

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1866 iu trovis en tiu loko brilan ŝtoneton (=diamanton). En 1871 kuiristo trovis pli grandan diamanton. Evidentiĝis, ke la loko estas trovejo de diamantoj, venis multe da homoj. Estis disputo pri la regiono, fine britoj akiris ĝin, kiel nova kolonio. La minejo havis la nomon New Rush, nederlande Vooruitzigt, fine pri ministro Lord Kimberley. En 1899 la buroj ne povis okupi la urbon. La plej granda minejo funkciis ĝis 1914.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kimberley havas flughavenon, kiu estas la plej malnova en la lando. La urbo estas grava fervoja nodo. Linioj kuras al Kaburbo, Bocvano, Bloemfontein kaj okcidenta landparto. La centra ĉefa trafikvojo Kaburbo-Pretorio tuŝas la urbon, krome estas ĉefvojo al Bloemfontein.

Muzeo McGregor en Kimberley
Monumento de la 1-a mondmilito en Kimberley
Monumento pri sieĝo de Kimberley

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kimberley (Sud-Afriko) havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-26 °C. Inter novembro-februaro la temperaturo foje atingas 40 °C. Inter majo-oktobro foje frostas. Jare pluvas po 414 mm. La pluvo en februaro kulminas. Inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Flago de Nederlando Arnhem, Nederlando

Fontoj[redakti | redakti fonton]